Arumo (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ArumoArumiano, (Arumian en la angla, Arumien en la franca kaj Arymén en Arumo mem) estas arta lingvo kreita kun ludaj celoj por fikcia mondo nomata Asemia de iu, kiu uzas la pseŭdonimon Nelanth, belga franclingvano. La aŭtoro volis ke ĝia fonetiko similu al la gaela lingvo. Kvankam tute regula, la konjugacio estas malsimpla, kaj similas al tiu de latina lingvo (Ekzemple: la verbo finas la frazon) kaj uzo de du artikoloj (animato kaj neanimato) kun pluralo. La substantivoj havas la 4 kazojn de la germana lingvo: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo, la sintakso similas al la latina lingvo. La aŭtoro kreis ankaŭ alfabeton kun ŝajna influo de stenografio.

Ekzemploj de frazoj en Arumon[redakti | redakti fonton]

  • Leniun = Bonan tagon, bonvenon
  • Heï = Saluton
  • Etis = Jes (laŭvorte: "vere")
  • Gasis = Ne (laŭv.: "nevere")
  • Nesavis = Jes/Ne (laŭv.: "malsimile")
  • Niavi = Dankon
  • Shesá = Ĝis revido
  • Antiu iroc? = Kiel vi fartas?
  • Elyn = Bone
  • (Nï) nel cial = Mi (ne) scias
  • Vene nim... = Mia nomo estas...
  • Rochelel [nomo de la loko] an = Mi loĝas en...
  • Gutal Arymenï = Mi lernas la Arumon
  • Sel enial = Mi amas vin

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://asemaen.site.voila.fr/asemia.html Arkivigite je 2006-07-09 per la retarkivo Wayback Machine (en franca kaj angla lingvoj)