Amden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arvenbüel)
Amden
Flago de Amden
Amden vidita de Leistchamm
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 8′ 56″ N 9° 8′ 27″ O / 47.14889 °N, 9.14083 °O / 47.14889; 9.14083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1594
Areo 43,48 km²
Alteco 903 m super marnivelo
Poŝtkodo 8873
Komunumkodo 3311
Mapo de Amden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Amden estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1594 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Amden situas sur suna teraso 500 metrojn super la Valenlago ja la suda flanko de Leistchamm, kiu apartenas al la montmasivo de Churfirsten. La komunumo Amden konsistas el la municipoj Dorf (900 m s.m.) kaj Arvenbüel (1250 m s.m.), kiuj situas sur montterasoj, kaj ĉe la bordo de Valenlago Fli (430 m s.m.) kaj Betlis (430 m s.m.).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Amden estas atingebla per poŝtaŭtobuso en de Ziegelbrücke. Fli kaj Betlis ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de WeesenValenurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Amden datiĝas el papa buleo el la jaro 1178. Tamen homoj setlis en Amden jam multe pli frue: En kavernoj de Amden estis trovitaj restaĵoj de homa setlado de antaŭ 50000 jaroj. Ĉu romianoj setlis en Amden malcertas kun escepto de la de la romia Kastelo Strahlegg, kies ruinoj situas en Betlis. En mezepoko la regiono unue apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste ek de la 13-a jarcento al la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1438 la regiono estis pandigita al Ŝvico kaj Glaruso, kaj fariĝis ties posedaĵo, ĉar la pando neniam estis reaĉetita. De 1798 ĝis 1803 dum la Helveta Respubliko Amden apartenis al la Kantono Linth, poste ĝi fariĝis parto de la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

En 1974 la vojoj al Amden dum pluraj monatoj estis blokitaj sekve de granda rokfalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]