Ŝaloto
Askalono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Allium oschaninii L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Askalono (aŭ ŝaloto, latin-science: Allium ascalonium) estas staŭda kaj unukotiledona planto de la familio Aliacoj.
Origine, Askalono estis urbo en antikva Israelo.
Ekzistas diversaj specoj kun diversaj formoj (ronda aŭ oblonga) kaj koloroj (de bruna al griza). Askalono gustas iom pli delikata ol ordinara cepo kaj estas pli facile digestebla.
Askalono estas kiel konjekteble simila al cepoj; ĝi povas esti hakita por spici salatojn, aŭ povas esti kuirita.