Celestin Rousseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aspido (pseŭdonimo))
Celestin Rousseau
Persona informo
Aliaj nomoj Aspido
Naskiĝo 22-an de septembro 1861 (1861-09-22)
en Le Portel
Morto 19-an de januaro 1949 (1949-01-19) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoapotekisto
Esperanto
Esperantisto numero 7415
vdr
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Célestin ROUSSEAU [ruso], (ps. Aspido), naskiĝis la 22-an de septembro 1861 en Le Portel (apud Boulogne-sur-Mer), mortis en 1949, estis franca farmaciisto kaj Esperanto-vortaristo, membro de la Lingva Komitato de 1924, sekretario de la sekcio pri teknikaj vortaroj de la Akademio de Esperanto kaj de 1933 ĝia direktoro.

Rousseau aktivis kiel paroladisto ĉe la Societoj de Ruĝa Kruco. Li estis komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Francio kaj korespondanto de eksterlandaj societoj. Plurfoje li raportis ĉe Internaciaj Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj. Li verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun Esperanta traduko.

Rousseau esperantiĝis en 1902. Li fondis grupon en Levallois-Perret kaj estis komitatano de la Societo Esperanto-Croix-Rouge. Administranto de SFPE (1912-1922). Sekretario de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Organizis kun Maurice Rollet de l'Isle la Internacian Konferencon por la Scienco, Parizo, en 1925. Rousseau ankaŭ esits vicprezidanto de la Pariza grupo kaj ĝenerala sekretario de „La Maison de l' Esperanto“, de la fondo (1928).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li skribis en „Scienca Revuo“, „Internacia Medicina Revuo“ k. a. periodaĵoj kaj verkis:

  • Poliglota Vademecum de Internacia Farmacio“, 1911, kies unu volumo liaepoke ekzistis en multaj Universitataj bibliotekoj en la mondo, kaj en kiu Esperanto estas la ĉefa lingvo.
  • Raporto pri farmaciarto. En Internacia konferenco Esperanto en moderna vivo, <Paris, 1937>, Raportoj kaj konkludoj (Esperanto en lernejoj, sciencoj kaj teknikoj, internacia trafiko, intelektaj interŝanĝoj), 1937, p. 96-98

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Célestin Rousseau en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
  • Poliglota Vade-Mecum de Internacia Farmacio, extracta ex diversis Pharmacopoeis cum Vocabulario ex 9 Linguis : per Esperanto / verkita de Célestin Rousseau. - Paris : Hachette, 1911. digital
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.