Association à la Recherche d'un Folklore Imaginaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Association à la Recherche d'un Folklore Imaginaire (ARFI) estas tutmonde sukcesa kooperativo de ĵazmuzikistoj el la regiono Liono, kiu esence antaŭenpuŝis la koncepton de imaga popolmuziko. La nomo de la socio signifas en la franca "Asocio por priserĉado de imaga folkloro".

Postulo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

ARFI komencis formiĝi fine de la 1960-aj jaroj kiel kooperativo de ĵazmuzikistoj el Liono kaj ĉirkaŭaĵo. Laŭleĝe ĝi fondiĝis en 1977. Temis pri tio, interŝanĝi muzikajn kaj organizajn spertojn, komune akiri pli grandan publikon kaj krei novajn prezentadajn eblecojn – komence antaŭ strikantaj laboristoj kaj je partio-renkontiĝoj, pli foratempe ankaŭ en lernejoj. Al ARFI komence apartenis 13 muzikistoj, kiuj regulatempe kunlaboris kaj pli kaj pli krom klasikaj solooj ankaŭ spertiĝis pri kolektivimprovizadoj. Dum la unua jardeko ekestis kvar ensembloj: Workshop de Lyon, Marvelous Band, Trio Alvire kaj la bandego La Marmite Infernale. Pli malfrue aldoniĝis aliaj grupoj kiel Ces Messieurs; Kif Kif, L'Effet Vapeur, la frapinstrumentara duopo Baron Samedi, Trio ApolloVollat 3. En la lastaj jartoj ankoraŭ ekestis la triopoj Dites 33 kaj 32 Janvier samkiel la duopoj Duo Garcia-Recio kaj Guy Villerds Ayler quartet.

Ni de ARFI ĉiuj posedas treege evoluintan teknikon de grupimprovizado kaj estas kapablaj en ĉiuj niaj ensembloj, ludi muzikon, kiu vere estas la rezulto de kolektiva pensmaniero. Louis Sclavis, cit. l. Ekkehard Jost Europas Jazz, p. 429

Dum kiam ARFI komence funkciis pli kiel ferma rondo[1], ekde la 1990-aj jaroj malfermiĝoj estas konstateblaj. Marmite Infernale prezentis kune kun la bretona bando Bagad Ronsed-Mor, ekde pluraj jaroj ĝi muzikas regule kun la sudafrika ĥoro Nelson Mandela Metropolitan Choir; Baron Samedi invitis muzikistojn kiel Michel Godard por kunlaboro. ARFI-muzikistoj intertempe por projektoj kunvenas regule kun la Pata-muzikistoj de Norbert Stein, invitis tamen ankaŭ multinstrumentiston Fred Frith kaj basinstrumentiston Paul Rogers por la unua disko de 32 Janvier. Nuntempe ankaŭ parizaj ĵazmuzikistoj kiel Daunik Lazro, kiu engaĝis por sia triopo kaj kvinopo la muzikistojn Bolcato kaj Rollet, dungas por siaj bandoj siajn lionajn kolegojn.

Pli kaj pli muzikistoj de ARFI enigis por siaj projektoj la vidan dimension en siajn prezentadojn. Unuaflanko ili regule muzikigas silentfilmajn klasikaĵojn kiel Alico en Mirlando (1915), Das Cabinet des Dr. Caligarikirasŝipo Potjomkin, sed ankaŭ dokumentfilmojn, ekzemple pri la historia kampara vivo en Francujo; aliaflanke ili surscenejiĝas en sia programo „La Grande Spectacle“ kun iluziistoj: „Teknike treege elspeza iluzia teatraĵo por okulo kaj orelo ŝvebigas kontrabasiston tra la aero, instrumentoj subite ludas sen instrumentistoj, muzikistoj malaperas je malferma scenejo, aliaj surprize havas tri gambojn.“[2] En Palace d’ARFI eĉ okazas kombinaĵo de altkvalita manĝado kaj muziko.

Centraj ensembloj[redakti | redakti fonton]

La kurso de Lyon[redakti | redakti fonton]

La instrumentistaro de la ensemblo fondita komence de 1968, komence prezentanta kiel Free Jazz Workshop, konsistis el trumpetisto Jean Méreu kaj saksofonisto Maurice Merle same kiel basinstrumentisto Jean Bolcato kaj frapinstrumentistoj Pierre Guyon resp. Christian Rollet. Post 1971 por mallonga tempo alvenis Alain Gibert (kiel gitaristo) kaj poste pianisto Patrick Vollat. En 1975 Ĵanon Méreu anstataŭis Louis Sclavis. Mallonge poste la ensemblo alprenis sian nunan nomon. Dum kiam en la unuaj jaroj Le Workshop de Lyon estis precipe aŭdebla en la sudo de Francujo, ĝi nun sukcesis plietendiĝi sian agadokampon ĝis Parizo kaj ankaŭ trans la francaj landlimoj. Kiam Sclavis en 1983 forlasis la organizaĵon ARFI, lin anstataŭis Jean-Paul Autin. Aktuale la ensemblo, kiu validas kiel plej longe vivanta ĵazbandeto de Francujo, konsistas el la saksofonistoj Autin kaj Jean Aussanaire kun ritmosekcio el Bolcato kaj Rollet.

L'Effet Vapeur[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu ensemblo utiligas la atingaĵojn de la kunfandoĵazo kaj de la elektroniko. Saksofonisto Jean-Paul Autin, klavaristo Xavier Garcia (kiu jen precipe uzas specimenojn), frapinstrumentisto Alfred Spirli formas la kernon de la ensemblo; ili ankaŭ uzas frapinstrumentaron. La unuan sondiskon „Pièces et Accessoires“ (1997) ankaŭ kunverkis trombonisto Jacques Vielle.

La Marmite Infernale[redakti | redakti fonton]

Laŭvorte tradukte la nomo de la bando signifas „La infera kuirpoto“. La ludema ensemblo, en kiu renkontiĝis la plej multaj lionaj muzikistoj, publikigas ekde 1979 albumojn, kiuj enhavas nur proprajn pecojn de la bando. „Struktura varieco estas atingata ne nur per malsamaj stilaj referencopunktoj (Afriko, sonimprovizado, blovinstrumenta ĥoralo), sed ĉefe ankaŭ per la eblecoj de treege diferencigita instrumentado, enestaj en la ensemblo.“[3] Dum kiam oni pli frue alstrebis klasikan bandegan instrumenistaron, aktuale partoprenas ĉiuj tri frapinstrumentistoj de ARFI.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nur malmultaj muzikistoj, kiuj apartenis al ARFI, ekzemple Louis Sclavis aŭ Yves Robert, iris al Parizo, por forturni sin de ARFI kaj komenci de tie propran karieron. En 1975 Free Jazz Workshop verkis diskon kun kantistino Colette Magny.
  2. Anonco antaŭ la prezentado sur la Deutsches Jazzfestival 2004
  3. E. Jost, Europas Jazz, S. 432

Fontoj[redakti | redakti fonton]