Ekkehard Jost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekkehard JOST (* 22-an de januaro 1938 en Breslau) estas germana muziksciencisto kaj bariton-saksofonisto.

Lerneja kaj universitata kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1953 ĝis 1959 Ekkehard Jost lernis en mezgrada lernejo (reallernejo en Lauenburg, gimnazio en Lüneburg ĝis la abituro). En 1959 li komencis studi muziksciencon, fizikon kaj psikologion ĉe la universitato je Hamburgo, kion li finis en 1965 per doktoriĝo. (titolo de la doktortezo: Akustische und psychometrische Untersuchungen an Klarinettenklängen).

Ekde 1966 ĝis 1972 Jost laboris kiel scienca helpisto ĉe la Ŝtata Instituto por Muzik-Esploro je Berlino. En 1973 habilitiĝis per tezo pri libera ĵazo kaj estis vokita kiel profesoro por muzikscienco al la Justus-Liebig-Universitato je Gießen, kie li estris la instituton por muzikscienco kaj muzikpedagogio.

Ekde 1968 Jost estas membro de la Scienca Konsilantaro de la Internacia Societo por Ĵazesploro. Kune kun Albert Mangelsdorff li anis en la arta konsilantaro de la Ligo de Germanaj Ĵazmuzikistoj. Ekde 1980 ĝis 1990 li estis estrarano kaj ekde 1989 ĝis 1992 estro de la Instituto por Nova Muziko kaj Muzika Edukado (Darmstadt). En 2000 Jost estis distingita per la Heslanda Ĵazpremio.

Lia habilito-traktaĵo, ankaŭ tradukita en la anglan kaj la francan, validas kiel unua muzikscienca analizo de la libera ĵazo. Pluaj liaj libroj okupiĝas pri la socialhistorio de ĵazo. Jost estas scienca konsilanto en la Laborrondo pri la Studado de Populara Muziko.

Agado kiel muzikisto[redakti | redakti fonton]

Kiel muzikisto Jost ludis kun multaj aliaj muzikistoj de eŭropa ĵazo. Li estras proprajn grupojn, inter ili la formaĵo „Grumpff“, fondita kun studentoj kiel Herbert Hellhund, kiu lerte intermiksis humuran pioniran ĵazo kun populara muziko kaj muzikteatraj agadoj (sondisko „Wetterau“), same kiel la liberĵazan projekton „Amman Boutz“. Liaj sondiskoj kaj lumdiskoj ankaŭ aperas ĉe propra diskeldonejo fish music. Nuntempe li koncertvojaĝas kun sia triopo triopo, Joe Bonica (frapinstrumentaro) kaj Dieter Manderscheid (kontrabaso).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Europas Jazz 1960-80, Fischer Verlag, Frankfurt 1987. ISBN 3-596-22974-X
  • Free Jazz. Stilkritische Untersuchungen zum Jazz der 60er Jahre, Schott-Verlag, Mainz 1975. ISBN 3-7957-2221-7
  • Jazzmusiker. Materialien zur Soziologie der afro-amerikanischen Musik, Ullstein Verlag, Berlin, 1982. ISBN 3-548-35129-8
  • Sozialgeschichte des Jazz in den USA, Fischer Verlag, Frankfurt, 1982, Reprint Wolke Verlag, Hofheim 1991. ISBN 3-86150-472-3 (pliampleksigita noveldono 2001: Frankfurt 2003)
  • Sozialpsychologische Faktoren der Popmusik-Rezeption, Schott Verlag, Mainz 1976. ISBN 3-7957-1710-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]