Trio (muzikensemblo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Triotriteto[1] estas muzikensemblo kun tri muzikistoj. (Pri la muzika formo legu trio)

Klasika muziko[redakti | redakti fonton]

En la klasika muziko la plej ofta trio-ensemblo estas la pianotrio el violono, violonĉelo kaj piano. La plej konataj verkoj devenas de Ludwig van Beethoven, Johannes Brahms, Antonín Dvořák, Felix Mendelssohn Bartholdy, Wolfgang Amadeus Mozart kaj Robert Schumann. Ankaŭ Joseph Haydn skribis gravajn verkojn el sia malfrua verkaro por ĉi tiu ensemblo, kaj jam Johann Sebastian Bach aldonis al siaj sonatoj por violono kaj klaviceno trian voĉon por basgambovjolo.

Ankaŭ disvastĝinta estas la arĉtrio, plejofte ensemblo kun violono, vjolo kaj violonĉelo. Verkoj por ĉi tiu devenas i.a. de Ludwig van Beethoven kaj Wolfgang Amadeus Mozart; Antonín Dvořák verkis sian tre konatan trion por du violonoj kaj vjolo.

Trio Rožmarinke (Slovenio)

Aliaj trio-ensembloj plejofte ekestis pro la bezono, sone pliampleksigi la pianotrion, anstataŭante unu el la arĉinstrumenton per blovinstrumento. Tiel ekzistas pluraj trioj por piano, violonĉelo kaj klarneto (konataj ekzemploj ĉe Beethoven kaj Brahms, kiu ankaŭ verkis trion por piano, violono kaj korno). Kegelstatt-Trio de Mozart konsistas el la instrumentoj piano, vjolo kaj klarneto. Tamen kvankam ekzistas kelkaj gravaj verkoj por trio-ensemblo, ili estas en la klasika muziko nur escepto; evidente du arĉinstrumentoj sin miksas sone pli bone ol du diversdevenaj instrumentoj kaj formas nur kune balancon kontraŭ la sone kaj laŭ siaj polifoniaj eblecoj pli forta piano.

Se oni tamen anstataŭis la pianon per alia akordinstrumento, miksitaj ensembloj pli bone povis establi sin, ekz. en ĉambromuziko kun gitaro, ofte kombinita kun fluto kaj violono (ekzemple en la trioj de Ferdinando CarulliJoseph Kreutzer), aŭ en la trio por fluto, vjolo kaj harpo de Claude Debussy.

Laŭnome ankaŭ la baroka triosonato apartenas al ĉi tiu kategorio: jen la uzado de la nomo trio tamen nur rilatas al la nombro de voĉoj. Ĉar la ĝeneralbasa voĉo povas esti realigata de pluraj muzikistoj, ĉe triosonato ofte pli ol tri realigantoj muzikas.

Jazz[redakti | redakti fonton]

En ĵazo ekzistas multaj ekzemploj por trioj, kiuj ludas en diversspecaj ensembloj, je kelkaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Triteto en NPIV [1]