Attila Györe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Györe
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1975 (1975-01-16) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Attila Györe [djore], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györe Attila estas hungara kanuisto, plurfoja mondĉampiono. Lia plej ofta partnero en kanuo estis Edvin Csabai.

Attila Györe[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Györe ekde sia aĝo 8 estis kanuisto en diversaj sportkluboj. Li venkis jam en junulara mondĉampionumo en 1993. Post 4 jaroj li estis kunulo de Edvin Csabai kaj ili akiris arĝentan medalon en eŭropa ĉampionumo. En mondĉampionumoj ili estis la unuaj 10-foje inter 1999-2008 en distanco 36 km, fine en 2011 en distanco 26 km. Györe konkursis ankaŭ kun alia partnero pli malofte, ili akiris 2 orajn medalojn en eŭropaj ĉampionumoj en 2007 kaj 2011. Lia plej konata trejnisto estis István Vaskuti.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.