Attila Kovács (kantisto, baso)
Attila Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de januaro 1942 en Kolozsvár (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Attila Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Attila estas hungara operkantisto (baso).
Attila Kovács[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1942 en tiam hungara urbo Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).
Kariero[redakti | redakti fonton]
Ekde 1945 li apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. De 1965 ĝis 1981 li estis solisto de la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera. Ekde 1981 li vivis en Germanujo. En jaroj 1981–83 li kantis en Hagen (Städtische Bühne), ekde 1983 li estis ano de la Bühnen der Landeshauptstadt de Kiel. Li gastludis en Parmo (1970), Luzerno, (1981), Rejkjaviko (1988).
El liaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Sarastro (Mozart: Die Zauberflöte);
- Leporello (Mozart: Don Giovanni);
- Fülöp (Verdi: Don Carlos);
- Zaccarias (Verdi: Nabucco);
- Tom (Verdi: Un balo in Maschera);
- princo Gremin (Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Eŭgeno Onegin)
- titolrolo (Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo);
- Mephisto (Charles Gounod: Faŭsto).
- Don Basilio Gioachino Rossini: (La barbiro de Sevilo);