Attila Sassy
Attila Sassy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1880 en Miskolc |
Morto | 11-an de oktobro 1967 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, B-97. fülke |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto grafikartisto |
Attila Sassy [ŝaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Sassy Attila Elemér estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo. Lia nomvarianto estis (hungarsisteme) Sassy-Szabó Attila, lia pseŭdonimo estis Aiglon.
Attila Sassy [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1880 en Miskolc, li mortis la 11-an de oktobro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Sassy studis en privataj artlernejoj de Károly Ferenczy (en Budapeŝto) kaj Anton Ažbe (en Parizo), fine li lernis en Munkeno. En 1905 li lernis kaj pentradis en Artistkolonio (Nagybánya). En la sekva jaro li revenis al sia naskiĝurbo, kie li aliĝis al arta rondo de Margit Kaffka. Li ilustris ŝian libron, kiu portis al li tutlandan konatecon. Li havis ankaŭ amrilaton kun Kaffka. En 1908 li lernis skulptadon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo de Károly Ferenczy. Li vivis en Budapeŝto aŭ en ties aglomeraĵo. Li edziĝis en 1909.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Miskolc (1905, 1914)
- Budapeŝto (1910, 1913, 1917, 1923, 1932)
- Arthalo Budapeŝto (1918, 1923)
- Debrecen (1943)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mandulavirágzás Nagybányán
- Ópium-álmok (1906)
- Ferenc Medgyessy (1910)
- Krisztus sírbatétele (premiita)
- Nő fotelban (1920)
- Fények (1935)
- Akt
- Új idők
- Ártéri erdő
- Virágok vázában
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj