Aurél Varannai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Varannai
Persona informo
Naskonomo Stern Aurél
Naskiĝo 13-an de septembro 1900 (1900-09-13)
en Budapeŝto
Morto 16-an de decembro 1989 (1989-12-16) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o István Varannai
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistotradukisto • literaturhistoriisto
vdr

Aurél Varannai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Varannai Aurél estis hungara ĵurnalisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Stern ĝis 1918, lia frato estis István Varannai.

Aurél Varannai[1] naskiĝis la  13-an de septembro 1900(nun 1900-09-13) en Budapeŝto, li mortis la 16-an de decembro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Varannai devenis el juda familio. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, poste li studis juron dum lernojaro en Scienca Universitato de Budapeŝto, pli poste li akiris licencon pri estetiko en Sorbonne. Dum la studentaj jaroj liaj artikoloj aperis en gazetoj. Hejmenveninta en 1922 li estis ĵurnalisto, liaj literaturaĵoj aperis ekzemple en Nyugat, la ekonomiaj artikoloj eĉ eksterlande. Li akre kritikis kabineton Imrédy. Dum la plena 2-a mondmilito li estis deportita aŭ li estis en armea malliberejo, poste li estis ĵurnalisto de Reuters. En 1948 li estis kondamnita je prizono pro falsaj akuzoj. Ĝis la hungara revolucio de 1956 li estis arestito, deportito aŭ senlaborulo, poste li vivtenis sin el tradukaĵoj, literaturaĵoj. Li edziĝis en 1928 kaj li ricevis 3 premiojn inter 1975-1988.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A letört nemzedék (1963)
  • John Bowring és a magyar irodalom (1967)
  • Angliai visszhang (1974)
  • J. A. Blackwell: Rudolf of Varosnay (tradukita tragedio, 1977)
  • Toll és bilincs (membiografio, manuskripto)
  • Harold Pinter: Enyhe fájdalom (tradukita teatraĵo prezentita en 2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]