Azalais de Porcairagues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azalais de Porcairagues
Azalais el chansonnier de la 13a-jarcento nun en la Bibliothèque nationale de Francio.
Azalais el chansonnier de la 13a-jarcento nun en la Bibliothèque nationale de Francio.
Persona informo
Naskiĝo 12-a jarcento
en nekonata
Morto 12-a aŭ 13-a jarcento
Lingvoj antikva okcitana lingvo vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo trobairitz • poeto • verkistokomponistokantisto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Ar em al freg temps vengut vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Azalais de Porcairagues estis trobadorino, kiu komponis poemojn kaj kantis la tiel nomatan “kortezan amon” aŭ “ĝentilan amon”, en la nobelaj rondoj de la kortego de Okcitanio je la fino de la 12-a jarcento. Azalais estas konsiderata la unua trobadorino kies nomon oni konas. La trobadoroj estis muzik-komponistoj kaj interpretistoj de lirika poezio kiu naskiĝis en la koro de la okcitana nobelaro. La trobadora movado disvastiĝis en la kortegoj de Italio, Hispanio, kaj Francio, kaj poste tra la tuta Eŭropo. La trobadoroj fariĝis gravaj aktoroj en socia kaj kultura vivo, ĝis tia grado, ke ili restas hodiaŭ esencaj figuroj de la Mezepoko.

Iliaj kantotekstoj temas ĉefe pri kavalireca amo, sincere, subtile kantita de poetoj de nobela statuso. Ili ĝentile esprimas siajn sekretajn amojn inter la membroj de la nobelaro. Tiu elita movado inkludis virinojn, kiuj ankaŭ verkis, komponis kaj interpretis siajn kanzonojn. Ili kutime atentigas pri ilia idealigita, platona kaj mistika koncepto pri amo. Ĉi tiuj nobelaj virinoj, per siaj versoj, parolas pri feliĉo, deziro, maltrankvilo; sentoj kaŭzitaj de fervora amo. En ĉi tiuj versoj ili serĉis perfektecon kaj belecon, priskribante la idealojn, kiujn ili atendis trovi en viro por ami lin. Ĉi tiu amo estis direktita al kavaliroj, trobadoroj, malofte al iliaj edzoj.

La historio memoras la nomojn de dudek tri trobadorinoj. Ili estas konsiderataj la unuaj okcidentaj virinoj kiu verkis sekularan muzikon. Inter ili elstaras María la Balteira, muzo kaj inspiro de multaj trobadoroj de la reĝa kortego; Beatriz de Día, Alamanda de Castelnau; Maria de Ventardorn, kiu esprimas la deziron al egaleco inter viroj kaj virinoj en amrilatoj; Maria de Francio; kaj finfine Azalais de Porcairagues.

Nenion oni scias pri la naskiĝo kaj morto de Azalais. Oni asertas, ke ŝi venis el la regiono ĉirkaŭ Montpellier, proksime al la teritorioj apartenintaj al Gui Guerrejat, kiu estis la frato de Vilhelmo la 7-a de Montpellier. Ŝi komponis multajn belajn kanzonojn pri Gui Guerrejat al kiu ŝi estis enamiĝinta. Bedaŭrinde nur unu el tiaj verkoj konserviĝis, "Jen ni venas dum malvarma vetero". Ĝi estas simpla kaj kortuŝa klasikaĵo.

La Profesoro kaj lingvisto Aimo Sakari argumentas, ke Azalais estas la mistera trobadorino pritraktita en pluraj poemoj de la trobadoro Raimbaut de Orange, najbaro kaj kuzo de Gui Guerrejat. La presita poemo de Azalais havas kvindek du liniojn, sed la teksto varias multe inter manuskriptoj. Tio sugestas ke ĝi ne estis tuj komponita. La poemo aludas al la morto en 1173 de Raimbaut de Orange. Eble ĝi unue estis komponita antaŭ tiu dato kaj poste estis modifita.

Azalais eniris en poezia debato kun la trobadoro Guillhem de Saint-Leidier pri tio, kio signifas por sinjorino preni amanton pli riĉan aŭ kun pli alta socia rilato ol ŝi mem, kaj ĉu ĉi tiu socia diferenco konsistigas malhonoron por la sinjorino. En la lasta strofo, Azalais mencias la bonfaranton Ermengarde de Narbonne, kio sugestas ke ŝi verŝajne estis altirinta protektanton por sia talento.

Ŝia vivo restas ĉefe mistera. La malmultaj informoj, kiuj restis, devenas de kelkaj linioj de ŝia vivo, en ​​teksto de iu biografio kiu rakontas la vivojn de trobadoroj. La bildo reprezentas Azalais de Porcairagues portante longan ruĝan robon; apude ŝia biografio okupas mallongan tekston en la franca:

Azalaïs de Porcairagues, nobla kaj klera sinjorino, venis el la regiono de Montpellier. Ŝi enamiĝis al Gui Guerrejat, la frato de Guillaume de Montpellier. Ŝi sciis komponi kaj verkis multajn belajn kantojn por li.”

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 17 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eltiraĵo[redakti | redakti fonton]

Ar em al freg temps vengut
Quel gels el neus e la fainga
El aucellet estan mut,
c'ni de chanter ne s'afrainga;
Nun ni estas venita al la malvarma tempo
Kiam la glacio kaj la neĝo kaj la koto
Kaj la malgrandaj birdoj estas silentaj
(Pro tio ke ne unu klinas kanti);

Fontoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Bec, Skandas d'amour des femmes-troubadours: trobairitz et chansons de femme (Parizo: Provizo, 1995) pp. 65–70: kompleta poemo en la okcitana kaj francoj.
  • Biografioj des troubadours ed. J. Boutière, .-H. Schutz (Parizo: Nizet, 1964) pp. 341–2.
  • . Sakari, 'Azalais de Porcairagues, le "Joglar" de Raimbaut d'Oranĝa' en Neuphilologische Mitteilungen vol. 50 (1949) pp. 23–43, 56-87, 174-198.