Azavado
Sendependa Ŝtato de Azavado | |
ⴰⵣⴰⵓⴰⴷ دولة أزواد المستقلة État indépendant de l'Azawad | |
Detaloj | |
administra teritoria unuo • praŝtato | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Gao (koordinatoj: 16° 16′ N 0° 03′ U / 16.267 °N, 0.050 °U (mapo)) |
Uzata(j) lingvo(j) | Tuarega, Araba, Songhaja, Fula, Bambara, Franca |
Loĝantaro | 3 000 000 (2012) |
Horzono | 0 |
Politiko | |
Politika sistemo | Plenuma Komitato de la MNLA |
Ŝtatestro | Mahmoud Ag Aghaly |
Ĉefministro | Bilal Ag Aŝerif |
Sendependiĝo | deklarita 6-a de aprilo 2012 |
Ekonomio | |
La Sendependa Ŝtato de Azavado (tuarege: ⴰⵣⴰⵓⴰⴷ; arabe دولة أزواد المستقلة Dawlat Azawād al-Mustaqillah; france: État indépendant de l’Azawad) estas fakta neagnoskata sendependa ŝtato situanta en Okcidenta Afriko, kies regiono estas internacie konata kiel parto de Malio. Ĝi konsistas el la regionoj Timbuktuo, Kidalo kaj Gao, kaj parto de la regiono Moptio, kiujn Malio postulas sed ne regas sur ĝi.
La 6-an de aprilo 2012, la Nacia Movado por la liberigo de Azavado, kiu regas grandan parton de la regiono, proklamis la sendependecon de Azavado disde Malio, kvankam ĝi ne ricevis internacian agnoskon.