Azmi Bishara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Azmi BISHARA (arabe: عزمي بشارة, ʿAzmī Bischāra; naskiĝis la 22-an de julio 1956 en Nazaret) estas israel-araba politikisto.

Bishara fondis en 1976 la unuan nacian araban studentunion. Li engaĝiĝis kontraŭ la malposedigo de araba grundo.

Li studis filozofion ĉe la Humboldt-universitato en Berlino kaj gvidis ekde 1986 la fakon de filozofio kaj politikaj sciencoj en la Bir-Zait-universitato ĉe Ramallah.

En 1996 li elektiĝis israel-araba deputito de la Kneset. Li fondis la Balad, nacian demokratan kunvenon, kiu reprezentis la araban malplimulton en Israelo. Li subtenas la opcion de "ŝtato de ĉiaj civitanoj" kaj malreligion kontraŭe al la koncepto de "juda ŝtato", kaj kritikas la cionisman vidon de Israelo.

Azmi Bishara publikigis verkojn en la araba, la angla, la germana kaj la hebrea lingvoj, pri demokratio kaj civila socio, rajtoj de malplimultoj en Israelo, islamo kaj la palestina afero, ktp.

La 22-an de aprilo 2007, li demisiis de sia posteno de deputito, akuzante la aŭtoritatojn, ke ili persekutis lin pro liaj politikaj pozicioj. Celo de politika enketo, kies motivojn oni ignoras, li forlasis la landon antaŭ pluraj semajnoj.[1] Anstataŭis lin ĉe la Kneset Saïd Nafa, kvara sur la listo de la Balad.[2]

Bichara certigas, ke li forlasis la landon por familiaj ferioj kaj prelegoj en arabaj landoj, ne por eskapi la policon. Li deklaris al Al Jazeera, ke li reiros al Israelo, sen diri kiam, kaj ke li demisiis por malhelpi al siaj malamikoj forpreni de li la parlamentan imunigon.[1]

La 25-an de aprilo, la policeo deklaris, ke Bichara estas akuzita pri krimo kontraŭ la sekureco de Israelo, kunlaborinte kun la libana Hizbulaho dum la israela invado en 2006.[3]

Verkoj

  • „Beitrag zur Kritik der zivilen Gesellschaft“
  • „Der Bruch im politischen Diskurs“.

Premio

2002: Ibn-Rushd-premio pri libera pensado, Berlino

Referencoj