Azteka arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Huastec. Vivo-Morto Figuro, 900–1250. Tiu skulptaĵo de homo portanta homan skeleton dorse estas ekzemplo de la duismo de vivo kaj morto en la Azteka arto. Broklina Muzeo.

Meksikaazteka arto inkludas la artajn montrojn de aztekoj, inter kiuj estas literaturo, muziko, arkitekturo, skulptarto, pentrarto kaj danco.

Laŭ Francisko Azorín azteka arto estas Arto disvolviĝinta en Meksikio de X-XIV jc.[1]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La fakto ke la aktuala ĉefurbo de Meksiko kovras la iaman Tenoĉtitlanon, malhelpas havi klaran vidon kompletan de la arkitekturaj strukturoj kaj ĉefe de la organizado de la spaco en la ceremoniejoj, aŭ de la rilato inter templaj strukturoj kaj la loĝejaj konstruaĵoj. Fakte, la sciaro pri tiu zono limiĝas al kelkaj sektoroj en kiuj oni povis realigi elfosaĵojn nur de limigita karaktero aŭ kie okazis hazardaj trovoj. Tiel la nomita Placo de la Tri Kulturoj, en la kerno de Tenoĉtitlano; la elfosaĵoj en la Ĉefa Templo, en la subgrundo de la Katedralo, aŭ en la laboro por la konstruado de la Metroo, krom kelkaj izolitaj temploj, kiel tiuj de Tenaĝuko aŭ de Sankta Cecilia Akatitlano, kiuj havigas ideon pri kiel estis la temploj en la centra zono de la valo de Meksiko. Al tio aldonendas kelkaj aliaj setlejoj, kiel tiuj de Malinalko, Cempoala, Teopanzolko uax Kalikstlahuaka, kie oni trovis grvajn meksikajn strukturojn.

Pentrarto kaj skribarto[redakti | redakti fonton]

Teksarto[redakti | redakti fonton]

Plumarto[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Skulptarto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]