Saltu al enhavo

Aŭrangabado (Maharaŝtro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭrangabado
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 431001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 175 116  (2011) [+]
Loĝdenso 5 366 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 53′ N, 75° 19′ O (mapo)19.8875.32Koordinatoj: 19° 53′ N, 75° 19′ O (mapo) [+]
Alto 568 m [+]
Areo 219 km² (21 900 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Aŭrangabado (Maharaŝtro)
Aŭrangabado (Maharaŝtro)
DEC
Situo de Aŭrangabado
Aŭrangabado (Barato)
Aŭrangabado (Barato)
DEC
Situo de Aŭrangabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aurangabad [+]
vdr
la maŭzoleo Bibi-ka Maqbara
Fontano en Aŭrangabado

Aŭrangabado (औरंगाबाद, el la persa de la trono fondita) estas universitata kaj milionurbo en la federacia ŝtato Maharaŝtro en la okcidento de Barato.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 175 116 loĝantoj.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Aŭrangabado fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1610 je la nomo Kirki de la armeestro Malik Ambar veninta el Etiopio - li servis la regantojn de la sultanlando Ahmadnagar. Inter la jaroj 1682 kaj 1707 la urbo estis la rezidejo de la barata mogolo Aurangzeb. Honore al li la urbo ricevis sian nunan nomon.

En la urbo nun interalie troviĝas fabrikejo de la aŭtomobila firmao Audi. Pluraj fabrikoj prilaboras kotonon.

En Aŭrangabado duon-seka klimato regas. La temperaturo varias inter 9-40 °C. Plej ofte dum musono pluvas (junio-septembro). Jare pluvas po 725 mm.

Ĉe Aŭrangabado flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]
  • kavaj temploj de Ellora; en distanco de 30 km, el la 5-a ĝis 10-a jarcentoj
  • Historiaj konstruaĵoj kiel la Bibi-ka Maqbara, la maŭzoleo de la plej ŝatata edzino de Aurangzeb, kiu en 1679 estis konstruita modele la la konstruaĵo Taĝ-Mahalo, memorigas pri la epoko de la Mogola Imperio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Carmel Berkson: The Caves at Aurangabad. Early Buddhist Tantric Art in India. Novjorko: Mapin Int. 1986.