B'Tselem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
B'Tselem
emblemo
organizaĵoneprofitcela organizaĵohomrajtprotekta organizaĵo
Komenco 3-a de februaro 1989 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Jerusalemo
Agareo

human rights in Israel
• documenting

Fondinto(j) Zahava Gal-On • David Zucker • Haim Oron vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

B'Tselem, esperantigita B'celem (hebree בצלם, signifante laŭ [dia] bildo, Genezo [1:27]) estas israela informcentro pri homaj rajtoj en la teritorioj okupitaj fare de Israelo [1]. B'Tselem estis establita en 1989 en Jerusalemo fare de grupo de akademiuloj, advokatoj, ĵurnalistoj kaj maldekstraj membroj de la Kneset.

Iliaj celoj estas dokumenti malobservojn de homaj rajtoj en la okupaciataj teritorioj, batali neadon de la israela-palestina konflikto, kaj helpi krei kulturon de homaj rajtoj en Israelo. En 1989 , B'Tselem kundividis la premion Carter-Menil por Homaj Rajtoj kun la palestina organizaĵo Al-Haq [2][3].

Ekde ĝia fondo, la organizaĵo publikigis datumojn, atestojn, videodokumentadon kaj centojn da raportoj pri, interalie, pafadoj rezultigitaj en morto, torturo, eksproprietigo de tereno, diskriminacio, malliberigo, malkonstruado de domoj kaj perforto faritaj de kaj judaj setlantoj kaj de la israela armeo, kun la celo formi publikan kaj diplomatian premojn por redukti ĉi tiujn malobservojn [4].

B'Tselem estis forte kritikita fare de israelaj naciistoj. En 2011, la tiama Ministro de Eksterlandaj Rilatoj, Avigdor Lieberman, akuzis la organizaĵon je kunlaborado kun terorismo kaj je kunkulpeco en la malfortigado de la Israelaj Defendaj Fortoj[5].

En raporto eldonita la 12 de januaro 2021, B'Tselem nomis Israelon "rasapartisma reĝimo", kiu estas dediĉita al juda superecismo kaj diris ke Israelo ne plu estas demokratio [6]. Tio ĉi sekvas similan raporton de la UN Ekonomia kaj Socia Komisiono por Okcidenta Azio publikigita en 2017 kiu konkludis ke Israelo estas "kulpa de la krimo de rasapartismo" [7].

Publikaĵoj (elekto) [8][redakti | redakti fonton]

  • 2000: Thirsty for a Solution: The Water Shortage in the Occupied Territories and its Solution in the Final Status Agreement (Soifanta je Solvo: La Akvo Manko en la Okupitaj Teritorioj kaj ĝia Solvo en la Fina Status-Interkonsento)
  • 2002: Land Grab: Israel's Settlement Policy in the West Bank (Terkapto: Israel's Settlement Policy en Cisjordanio)
  • 2003: Medical Personnel Harmed: The Delay, Abuse and Humiliation of Medical Personnel by Israeli Security Forces (Medical Personnel Harmed: La Prokrasto, Misuzo kaj Humiligo de Medicina Personaro de israelaj Sekurecaj taĉmentoj)
  • 2007: The Gaza Strip: One Big Prison (La Gaza Sektoro: Unu Granda Malliberejo)
  • 2020: This is Jerusalem: Violence and Dispossession in al-‘Esawiyah (Jen Jerusalemo: Perforto kaj Senposedo en al-'Esawiyah)
  • 2022: Not a "vibrant democracy". This is apartheid. (Ne "vigla demokratio". Ĉi tio estas apartismo.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]