Al-Haq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Haq
homrajtprotekta organizaĵo
Komenco 1979 vd
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Ramallah
Filioj Center for Applied International Law vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Al-Haq (arabe الحق, signifante "la Rajto" aŭ "La Leĝo") estas palestina ne-registara organizaĵo kiu difinas ĝin mem kiel kaj homrajtprotekta organizaĵo kaj leĝ-esplora centro [1]. Ĝia oficejo situas en Ramalaho, Cisjordanio, kiu estis fondita en 1979. Unu el ĝiaj fondintoj estis Raja Shehadeh, advokato kaj verkinto.

Ĝi estas aligita al la Internacia Komisiono de Juristoj kaj havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Al-Haq helpas la Internacian Punan Tribunalon en ĝia enketo en kvazaŭaj israelaj militagoj.

Al-Haq igis ĝia misio dokumenti homajn-rajtojn-malobservojn, nekonsiderante la origino de la krimintoj (do kaj okupacianta israelo kaj la Palestina Aŭtoritato ). Ĝi estas direktita de Shawan Jabarin [2].

En 1989, Al-Haq partumis la premion Carter-Menil por Homaj Rajtoj kun la israela organizaĵo B'Tselem [3].

Fine de oktobro 2021, la israela registaro deklaris, ke ĝi konsideras Al-Haq terorisma organizaĵo [4]. Israelo disponigis neniun indicon por apogi tiujn deklarojn. Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch kritikis la movon kiel atako kontraŭ la internacia homarajtaj movado. Efektive, Israelo igis la laboron de homaj-rajtoj-organizaĵoj surloke malebla, kiun kelkaj observantoj vidas kiel la reala celo de la nepruvita klasifiko [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rabbani, Mouin. “Palestinian human rights activism under Israeli occupation: the case of al-Haq.”Arab Studies Quarterly (ASQ) March 22, 1994
  2. Mallonga historio (angle). Al-Haq.
  3. "Carter-Menil Rights Award For Israeli and Arab Groups", 16 November 1989.
  4. "Gantz Declares Six Palestinian NGOs Terrorist Organizations", Haaretz, 22 October 2021.
  5. Isaac Scher, 'CIA unable to corroborate Israel’s ‘terror’ label for Palestinian rights groups, The Guardian 22 August 2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]