Bálint Noé
Aspekto
Bálint Noé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1993 (31-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Bálint Noé, laŭ hungarlingve kutima nomordo Noé Bálint estas hungara kajakisto, mondĉampiono.
Bálint Noé naskiĝis la 5-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bálint Noé inter 2002-2014 estis kajakisto en Vác sur Danubo, poste en signifa ĉefurba sportklubo. Liaj unuaj gravaj rezultoj komenciĝis en 2008. Li estis hungara ĉampiono ĝis 2019 trifoje inter 2016-2019 individue aŭ kvarope. En 2021 li estis mondĉampiono individue en distanco 5000 m. Lia ofta partnero en kajako estis Benjámin Ceiner. Tio ne sufiĉis esti olimpiano en 2021. Intertempe li studis juron ekde 2013.