Bárcena de Cicero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bárcena de Cicero
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Trasmiera
Poŝtkodo 39790 • 39791
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 4 078  (2013)
Loĝdenso 111,33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 26′ N, 3° 31′ U (mapo)43.425-3.5211111111111Koordinatoj: 43° 26′ N, 3° 31′ U (mapo)
Alto 10 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 36.63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Bárcena de Cicero (Hispanio)
Bárcena de Cicero (Hispanio)
DEC
Bárcena de Cicero
Bárcena de Cicero
Situo de Bárcena de Cicero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bárcena de Cicero (municipality) [+]
vdr


Bárcena de Cicero [BARsena de siSEro] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio).

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la komarko Trasmiera, ĉe la estuaro de la rivero Asón. La municipo apartenas parte al la naturrezervejo Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel.

Ĝi lime najbaras al la municipoj Escalante, Laredo, Colindres, Voto, Solórzano kaj Hazas de Cesto. La municipo konsistas el diversaj vilaĝoj kaj la sidejo de la municipa registaro situas en Gama.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj konataj dokumentoj menciantaj la municipon datiĝas je la jaro 1082 kaj temas pri vendado de bieno al Monaĥejo de Puerto, en la t.n. Cesereo (nuna Cicero) kaj Kolindres (Colindres). Post du jaroj, iu virino je nomo Teresa donacis siajn domojn kaj ties bienojn en Cicero al tiu sama monaĥejo.

En 1136, la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio konsentis liberigi la vilaĝon Ambrosero je kelkaj pagoj kaj en 1165 Alfonso la 8-a de Kastilio transdonis la vilaĝon al Santa María del Puerto (nuna Santoña).

La municipo ampleksas kelkajn vilaĝojn, kiuj en la pasinteco apartenis al la malaperinta Junta (unuiĝo) de Cesto, kiu siavice ankaŭ estis parto de la Merindad (subregiona ento) Trasmiera. Tiuj ĉi vilaĝoj apartenis unue al eklezio kaj poste iĝis rekte dependaj de la povo de reĝo. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj, la vilaĝoj ekapartenis al la koregidorlando poste konsistiganta la Ligon de la Kvar Urbetoj. La registara kunvenoj refoje okazis en la vilaĝo Bárcena de Cicero (samnoma al la municipo), samkiel en aliaj vilaĝoj apartenantaj al tiu koregidorlando. Tial kvar steloj aperas sur la blazono de la municipo, reprezentante la kvar urbetojn de la ligo San Vicente de la Barquera, Santandero, Laredo kaj Castro Urdiales. Krome, la marondoj aperantaj malsupre en la blazono estas simbolo de la ĉemara karaktero de la municipo.

En 1822 la municipo ekekzistis kiel la nuna ento, kun simpla nomo Cicero, sed en 1835 ĝi ŝanĝiĝis al Bárcena de Cicero.

Bildaro[redakti | redakti fonton]