Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel estas natura rezervejo en la orienta marbordo de Kantabrio, ĉe la Kantabra Maro. Ĝi konsistas el tri areoj: la estuaro de la rivero Asón (inter la municipoj Santoña kaj Laredo, antaŭ la Golfo de Santoña), kaj la marĉoj Victoria kaj Joyel. Ĝi estas la plej grava malsekejo en la nordo de Iberio.

Sume ties areo estas 66678 hektaroj kaj ampleksas jenajn kantabrajn municipojn: Argoños, Arnuero, Bárcena de Cicero, Colindres, Escalante, Laredo, Limpias, Noja, Santoña kaj Voto. Ĝi estas grava pasejo por migrantaj birdoj de la centro kaj nordo de Eŭropo mezvoje al pli varmaj lokoj. Ĝis nun oni malkovris 130birdospeciojn en la teritorio de la rezervejo.

Panoramo de la marĉaro, vide de la monto Buciero, en Santoña.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La plej abundaj mamuloj estas tiaj vivantaj en arbaroj de anzinoj, makisoj kaj herbejoj. Oni trovis en la rezervejo pli ol 30 specioj, interalie sovaĝa kato, apro kaj kapreolo.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

En la rezervejo estas abundegaj birdo-specioj. Oni malkovris en ĝi pli ol 130 malsamaj specioj. Ĝi estas gravega trapasejo por migrantaj birdoj, kiel anasedoj, ĥaradrioformaj (bunta kalidro, granda kurlo, arĝenta pluvio, lapona limozo, ktp.) kaj mevoj. Inter la videblaj birdo-specioj plej elstaras jenaj: fajfanaso, granda kurlo, malgranda kurlo, malgranda egretardeo, griza ansero, hematopo, granda kalidro, bunta kalidro, nigravosta limozo, ruĝkrura tringo, ridmevo kaj nigrakola grebo.

Krome, ĝi estas grava migra ripozejo por eŭraziaj plataleoj, kiuj migras de Nederlando tra Francio ĝis la marĉoj de Santoña. Laŭ SEO/BirdLife, triono el la tuta birdaro de tiu specio trairas la marĉaron en ĉiu migrado.[1] En la rezervejo oni ankaŭ sukcese naskigis idojn de ordinara tadorno.[2]

Aliaj du birdo-specioj malote travintrantaj en Iberio kaj videblaj en la rezervejo estas molanasoj kaj neĝemberizoj.

Oni povas vidi birdojn dum la tuta jaro, sed la plej bona periodo estas aŭgusto kaj septembro, kiam ardeedoj kaj ĥaradrioformaj birdoj venas en la marĉojn. En oktobro kaj novembro anseroj kaj anasoj alvenas. En decembro estas la plej granda nombro de birdoj: oni kalkukas, ke tiam estas inter 10 mil kaj 20 mil birdoj, el sume 50 malsamaj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]