Bäretswil
Bäretswil | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Hinwil |
Koordinatoj | 47° 20' N, 8° 51' E |
Nombro de loĝantoj | 4439 |
Areo | 22,23 km² |
Alteco | 702 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8344 |
Komunumkodo | 0111 |
Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]
Bäretswil estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Bäretswil situas en la Zurika Oberlando en antaŭalpa regiono, ĉe la akvodislimo inter la Glatt kaj la Töss. La plej malalta punkto troviĝas ĉe la akvopurigejo je 616 m kaj la plej alta sur la monto Allmann je alteco de 1074 m.
Komunumopartoj[redakti | redakti fonton]
Bäretswil konsistas el la municipoj kaj iamaj civilkomunumoj Bäretswil kaj Adetswil kaj la setlejoj Bettswil, Wappenswil, Hof, Neuthal, Tanne kaj Klein Bäretswil.
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Bäretswil limas en nordokcidento al Pfäffikon, en nordo al Hittnau, en nordoriento al Bauma en oriento al Fischenthal, en sudo al Hinwil, kaj en okcidento al Wetzikon.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
1901 Bäretswil estis konektita al la trajnreto per la Uerikon-Bauma-Fervojo, kiu tamen en la jaro 1969 estis fermita kaj anstataŭigita per la buslinio de Wetzikon al Bauma. Ĝi garantias hodiaŭ ĝian konekton al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 troviĝas proksimume 4 kilometrojn okcidente en Hinwil.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencioj de Bäretswil datiĝas el la jaroj 741 kiel Berofovilare kaj 745 kiel Perolfeswilari.
Ek de 1525 en Bäretswil ĝis la 17-a jarcento aktivis anabaptistoj. Al tio rememorigas la Anabaptista Kaverno en Allmen, kiu dum certa tempo estis rifuĝejo de persekutitaj kredantoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|