Béla Bálint
Béla Bálint | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Geiger Béla |
Naskiĝo | la 29-an de aprilo 1886 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 16-an de marto 1945 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Bálint, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Béla estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Geiger.
Béla Geiger [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1886 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de marto 1945 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Bálint devenis el juda familio. Li aĝis 17, kiam li estis korusano de Népszínház. Li akiris diplomojn en privataj aktorlernejoj de Szidi Rákosi kaj Elek Solymossy. En 1910 li aliĝis al trupo de Ignác Krecsányi, en 1915 en Gaja Teatro, poste al kabaredoj, foje en teatro por soldatoj. En 1923 li kantadis en Teatro Városi, post 2 jaroj en Operetoteatro (Budapeŝto), poste en Hungara Radio. Inter 1941-1944 li povis ludi nur antaŭ juda publiko.
Li edziĝis en 1909, post 4 jaroj li eksedziĝis.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Lehár: Mókaházasság (opereto)
- István Géczy: Gyimesi vadvirág - ĉefrolo
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- A rejtély (1916)
- Link és Flink (1927) – Flink
- Piri mindent tud (1932) – kanariposedanto
- Café Moszkva (1936) - hungara kolonelo