Béla Bakos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Bakos
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1924 (1924-04-11)
en Rákoshegy
Morto 12-an de februaro 1986 (1986-02-12) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • architectural engineer
vdr

Béla Bakos [bakoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bakos Béla estis hungara arkitekto.

Béla Bakos[1] naskiĝis la  11-an de aprilo 1924(nun 1924-04-11) en Rákoshegy, li mortis la 12-an de februaro 1986 (laŭ alia informo la mortotago estas la 22-a) en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Bakos akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato palatino József en 1948. Inter 1950–1967 li laboris en ŝtataj arkitekturaj firmaoj, poste jardekon li havis postenon en la arkitektura ministerio. Ekde 1977 ĝis sia morto li estis entreprenestro pri konstruado en Vas (Hungario). Li ĉefe okupiĝis pri pluretaĝaj loĝkonstruaĵoj laŭ amasa produktado en urboj. Li ricevis premion en 1960.

Elektitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • urbocentro kaj kvaretaĝaj loĝdomoj en Sztálinváros (1951–1954)
  • loĝkvartalo en Ferencváros (distrikto) (kunarkitekto, 1958–1964)
  • loĝkvartaloj aŭ domoj el antaŭfabrikitaj betonaj elementoj ĝis sia morto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.