Saltu al enhavo

Béla Balogh (antropologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Balogh (antropologo)
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de januaro 1890(nun 1890-01-03)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 3-an de decembro 1947
en  Hungario Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo antropologo
universitata instruisto
muzeologo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Balogh [balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Béla, estis hungara antropologo, muzeologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Béla Balogh[1] naskiĝis la  3-an de januaro 1890(nun 1890-01-03) en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 3-an de decembro 1947 en Debrecen (Hungario).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Béla Balogh maturiĝis en Beregszász, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1911. Post la diplomo li instruis en gimnazio en Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato jaron, poste militkaptito. En 1918 li akiris pedagogian diplomon en la universitato, poste li instruis en gimnazio en Szolnok ĝis 1941, dum li faris antropologiajn esplorojn kaj kolektis arkeologiaĵojn. En 1934 li fondis asocion, kiu enhavis ĝermon de biblioteko kaj muzeo. El tio estiĝis la nuntempa urba muzeo. Inter 1937–1941 li estis ankaŭ inspektoro de lernejaro en Debrecen, inter 1941-1947 li instruis en instituto en Debrecen, eĉ li estis privata profesoro de Scienca Universitato István Tisza inter 1934–1947. Li ricevis bibliotekistan statuson pro sia kolektaĵo en Szolnok en 1938.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Adatok a lapockacsont méreti vizsgálatához. (studo kaj disertaĵo, 1911)
  • A hazai antropológia sorsa. (Debrecen, 1928)
  • Szolnok város és környékének földrajza. (lernolibro, 1931)
  • A nevelés biológiai alapjai. (1938)
  • Ungarische Rassenkunde. (1940)
  • A természettudományos emberszemlélet múltja és jelene. (1943)
  • Polydactyly and Syndactyly. (kunaŭtoro, 1947)
  • A nagykunok termetéről. (kunaŭtoro, 1954)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.