Béla Bojta
Béla Bojta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Burger Ernő Béla |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1899 en Szeged |
Morto | 29-an de decembro 1969 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto ŝakisto |
Béla Bojta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bojta Ernő Béla estis hungara advokato, ŝakisto. Lia origina familia nomo estis Burger.
Béla Bojta[1] naskiĝis la 27-an de decembro 1899 en Szeged, li mortis la 29-an de decembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Bojta akiris advokatan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József, poste li estis advokato en sia naskiĝurbo. Li ofte entreprenis la defendon en pluraj maldekstremaj krimprocesoj. En 1942 li estis arestita pro suspekto de sabotado kaj oni sendis lin al punkolonio. En 1944 li denove arestiĝis, sed li rifuĝis, poste li tuj ricevis ŝtataadministraciajn kaj signifajn juĝadajn taskojn tie, kie jam ĉesis la nazia regado. En 1947 li ricevis titolon subministro havanta diversajn taskojn. Inter 1950-1956 tamen li estis simpla oficisto, poste li denove estis advokato. Li estis ankaŭ ŝakisto, li longe redaktis ŝakrubrikon en gazeto. Li ricevis premiojn inter 1947 kaj 1969.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM48087 hungarlingva datenaro de muzeo