Béla Csepeli Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Béla CSEPELI SZABÓ [ĉepeli sabO], hungare Csepeli Szabó Béla (naskiĝis la 14-an de majo 1924 en Csepel (distrikto), mortis la 21-an de marto 2013 en Budapeŝto) estis hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto.

Béla Csepeli Szabó frekventis mezlernejon en Csepel, universitaton dum 2 jaroj en Budapeŝto, poste li eklaboris en Uzinoj Manfréd Weiss, kiel simpla laboristo. En 1945 li edziĝis, baldaŭe li havis filinon kaj filon. Ekde 1948 li havis postenojn en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. Li emeritiĝis en 1984. Li ricevis unuafoje premion.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Lázadóból forradalmár lettem (Mi iĝis el ribelanto al revoluciulo), 1951
  • Út a messzeségbe (Vojo al la foro), poemo, 1956
  • A föld fia (Filo de la tero), poemo, 1960
  • Duna-parti románc (Danubo-borda romanco), romano, 1962
  • Forgószél (Ciklono), romano, 1965
  • Emberként élni (Vivi home), elektitaj poemoj, 1984
  • Aranymosó (Oro-lavanto), novaj kaj elektitaj poemoj, 1989
  • Életszomj I.-II (Vivo-soifo), poemoj kaj noveloj, 1999

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio