Béla Drahos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Drahos
Béla Drahos en 2009
Béla Drahos en 2009
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1955 (1955-04-14) (69-jaraĝa)
en Kaposvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Béla Drahos [drahoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Drahos Béla estas hungara dirigento, flutisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Béla Drahos (maldekstre)

Béla Drahos[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1955 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Drahos aĝis 4, kiam li komencis lerni muzikon, post 4 jaroj li konatiĝis kun la transversa fluto. Li studis en muziklernejo en sia naskiĝurbo, en 1966 li aliĝis al la urba simfonia orkestro. En la sekva jaro li estis primara flutisto de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1973 kaj 1978 li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (lia majstro estis Lóránt Kovács), samtempe li estis primara flutisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1976-1993 li estis flutisto orkestro de Hungara Radio. (En la unua studjaro 1973 li ankaŭ ricevis flutolecionojn en muziklernejo de Győr de Henrik Prőhle.) En 1976 li fondis blovistan kvinopon en la Hungara Radio. En 1991 li studis dirigentadon de de:Karl Österreicher (Dirigent), en la sekva jaro li debutis kiel dirigento. Inter 1992-1996 li apartenis al la hungara ŝtata koncertorkestro, poste li laboras en orkestro de Székesfehérvár kaj Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár).

Krom la evidentaj koncertoj li instruis en muziklernejoj de Budapeŝto kaj Székesfehérvár, poste en Universitato de Pécs (ekde 2007) kaj Muzikarta Universitato Ferenc Liszt (ekde 2014). Li ricevis muzikkonkursajn premiojn en la 1970-aj jaroj, ŝtatajn premiojn inter 1985-2007.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • koncerthalo de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt (2006, 2014)
  • Stuttgart (2010)
  • Beogrado (2011, 2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]