Béla Füredi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Füredi
Béla Füredi
Béla Füredi
Persona informo
Naskonomo Fürst Béla
Naskiĝo 28-an de majo 1868 (1868-05-28)
en Nagybajom
Morto 4-an de marto 1929 (1929-03-04) (60-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Béla Füredi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Füredi Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Fürst ĝis 1897.

Béla Fürst[1] naskiĝis la 28-an de majo 1868 en Nagybajom, li mortis la 4-an de marto 1929 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Füredi devenis el juda familio. Li studis farmacion, tamen li aktoriĝis en 1892 en teatra kompanio de Pál Rakodczay. Post 5 jaroj li estis fondinta membro de Teatro Magyar, sed li havis rolojn ankaŭ en Népszínház. Li estis levita teatrestro de Teatro de Pécs en 1910. Post 2 jaroj li establis someran teatrejon en Nagykanizsa. En 1920 li transdonis la teatran gvidadon kaj post 7 jaroj li pensiuliĝis. Li havis edzinon ekde 1916.

Aktoraro de Füredi (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]