Béla Fenyvessy
Béla Fenyvessy | |
---|---|
Béla Fenyvessy. 1920 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1873 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de januaro 1954 (80-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Adolf Fenyvessy |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • epidemiologo |
Béla Fenyvessy [fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyvessy Béla estis hungara kuracisto, profesoro. Lia patro estis Adolf Fenyvessy, lia nobela antaŭnomo estis zalai.
Béla Fenyvessy [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de januaro 1954 en Pécs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Fenyvessy akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li laboris en medicina instituto. Tiutempe li studvojaĝis al Vieno kaj Berlino. En 1905 li estis nomumita privata profesoro, en 1909 titulara eksterordinara profesoro en la supre menciita universitato. Dum la 1-a mondmilito li estis armea institutestro de la centra medicina instituto, poste li estis nomumita ordinara publika profesoro en Universitato Erzsébet. Li estis dekano en la studjaro 1918, en la sekva jaro rektoro. En tiuj jaroj la plena universitato estis translokigita al Budapeŝto, fine al Pécs. En 1952 li doktoriĝis. Li okupiĝis ĉefe pri sanstatoj de la loĝantaro.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Idegen zsírok kimutatása vajban (1907)
- Gyógyszertan (1908, poste plurfoje eldonita)
- Az influenza járványtanáról (1927)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memormedalo "Fenyvessy Béla" de 1960