Béla Plósz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Plósz
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de majo 1863(nun 1863-05-19)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 6-an de januaro 1945
en Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Veterinara Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Sándor PlószPál Plósz
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Béla Plósz [bEla plOs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plósz Béla estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Liaj fratoj estis Pál Plósz kaj Sándor Plósz.

Béla Plósz[1] naskiĝis la 19-an de majo 1863 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 6-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Plósz maturiĝis en gimnazio en 1882, post 3 jaroj li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Instituto de Budapeŝto, fine en 1891 li akiris plian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Jam ekde 1887 li estis asistanto en la instituta kliniko, ĝuste post jardeko li jam estis profesoro kaj katedrestro en la kirurgia katedro. Li enkondukis modernan sistemon en la kirurgio. Li emeritiĝis en 1921, sed pro la kriza stato de la hungaraj ĉevaloj post 4 jaroj li akiris altan postenon pri ĉevalbredado en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li denove emeritiĝis en 1939. Li mortis dum sieĝo de Budapeŝto pro la militaj cirkonstancoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a kutya szőrtüsző-atkájának morphologiájához (disertaĵo, 1891)
  • Sebészeti műtéttan (1897, 1908)
  • Részletes sebészet. I–II. (1907–1911)
  • Szövetek és szervek átültetése (1912)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]