Béla Szász (patro)
| Béla Szász | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 23-an de aprilo 1840 en Aiud | ||||
| Morto | 7-an de julio 1898 (58-jaraĝa) en Kluĵo | ||||
| Tombo | Tombejo Házsongárd | ||||
| Lingvoj | angla • hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Károly Szász (juristo) | ||||
| Gefratoj | Károly Szász kaj Domokos Szász | ||||
| Infanoj | Béla Szász (filo) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto filozofo tradukisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
SZÁSZ Béla (sa:s) estis hungara poeto, tradukisto, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1883) naskita en Nagyenyed la 23-an de aprilo 1840 kaj mortinta en Koloĵvaro la 7-an de julio 1898. Li estis la filo de juristo, natursciencisto Károly Szász (1798 – 1853), la pli juna frato de verkisto, episkopo Károly Szász (1829 – 1905), la patro de Béla Szász (1872 – 1944).
Kariero
[redakti | redakti fonton]Szász post longa vojaĝo en eksterlando instruis en Marosvásárhely, poste de 1870 en reformita ĉeflernejo de Koloĵvaro, de 1872 en la Universitato de Koloĵvaro. Li redaktis en jaroj 1869 – 70 la ĵurnalon Székely Hírlap, poste la gazeton Kelet. Li estis ano de la Societo Kisfaludy (1868). Li tradukis la Esmond Henrik (kun sia pli aĝa frato, Károly Szász, Pest, 1862 – 63) kaj A négy György (La kvar Georgoj) (Pest, 1867) de William Makepeace Thackeray, la poemojn de Henry Wadsworth Longfellow kaj Anglia története korunkban (Historio de Anglio en nia tempo en 5 volumoj) de MacCarthy.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A kandalló előtt (elb. költemény, Kolozsvár, 1874);
- Szász Béla költeményei (Kolozsvár, 1883).
Fonto
[redakti | redakti fonton]

