Bösingen FR
- La mallongigo FR en Bösingen FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bösingen. |
Bösingen | |
---|---|
Blazono de Bösingen | |
Preĝejo de Bösingen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sinĝino |
Koordinatoj | 46° 53′ 36″ N 7° 13′ 42″ O / 46.89333 °N, 7.22833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 36″ N 7° 13′ 42″ O / 46.89333 °N, 7.22833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3286 |
Areo | 14,34 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3178 |
Komunumkodo | 2295 |
Mapo de Bösingen | |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Bösingen (malnova franclingva nomo Bésingue) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bösingen situas nordoriente de la kunfluejo de la riveroj Sarino, kiu formas la okcidentan komunumlimon, kaj Sinĝino, kiu formas la nordan komunumlimon. La komunumo Bösingen konsistas el la vilaĝo Bösingen kaj multnombraj vilaĝetoj kaj setlejoj, nome Fendringen, Friseneit, Grenchen, Litzistorf, Niederbösingen, Noflen, Richterwil, Riederberg, Thürlefeld, Tuftera, Uttiwil, kaj Vogelshus.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,34 km², de kiuj 14,7% estas kovritaj de arbaro, 75,1% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bösingen limas en nordo al Kriechenwil (BE), en nordnordoriento al Laupen (BE), en nordoriento al Neuenegg (BE), en oriento al Wünnewil-Flamatt, en sudo al Schmitten, en sudokcidento al Düdingen, kaj en nordokcidento al Kleinbösingen.[2]
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo Bösingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 179 de Laupen al Düdingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 4 kilometrojn oriente de la komunumo en Flamatt.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bösingen datiĝas el la jaro 1228 kiel Basens. En la arbaro Bodenholz estis trovitaj tomboj el la Hallstatt-epoko. Signifaj trovaĵoj el la romia epoko indikas, ke de la 1-a ĝia 4-a jarcento ekzistis gravaj setlejoj sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo. En la jaro 1442 gravaj feŭdoj de la Grafoj de Thierstein en Bösingen estis akiritaj de la urbo Friburgo. Ĝis 1470 la sola ponto trans Sinĝino situis en Bösingen. En la 1-a duono de la 13-a jarcento la komturejo de la ordeno de la germanaj kavaliroj akiris la senjoreco pri Bösingen. Post la reformacio en la jaro 1528 la senjoreco tansiris al la urbo Berno. Nur en la jaro 1889 surbaze de decido de la Federacia Tribunalo de Svislando la patronaj rajtoj pri Bösingen transiris de Berno al Kantono Friburgo. En la jaro 1831 Bösingen konstituiĝis kiel politika komunumo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Bösingen
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bösingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)