Rechthalten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rechthalten
Blazono de Rechthalten
Blazono de Rechthalten
Blazono de Rechthalten
Preĝejo kaj pastra domo de Rechthalten
Preĝejo kaj pastra domo de Rechthalten
Preĝejo kaj pastra domo de Rechthalten
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 46′ 3″ N 7° 14′ 26″ O / 46.76750 °N, 7.24056 °O / 46.76750; 7.24056 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 3″ N 7° 14′ 26″ O / 46.76750 °N, 7.24056 °O / 46.76750; 7.24056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1085
Areo 7,29 km²
Alteco 881 m super marnivelo
Poŝtkodo 1718
Komunumkodo 2301
Mapo de Rechthalten
Mapo de Rechthalten
Mapo de Rechthalten
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Rechthalten estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1085 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rechthalten situas en la transira zono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 8 kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefurbo Friburgo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rechthalten (sur alteco de 881 m s.m.), la vilaĝetoj Wolfeich (sur alteco de 835 m s.m. en okcidento de la komunumo), Chäppeli (sur alteco de 869 m s.m. okcidente de la vilaĝo Rechthalten, kie troviĝas kapelo kaj du lagetoj), Entenmoos (sur alteco de 876 m s.m. sude de Chäppeli), Herrenschür (sur alteco de 868 m s.m. en nordoriento de la komunumo), Guglera (sur alteco de 919 m s.m. tute en sudo de la komunumo), Ramsera (sur alteco de 935 m s.m. en sudoriento, sude de Gruholz), kaj Gruholz (sur alteco de 912 m s.m., sudoriente de Entenmoos)[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,29 km², de kiuj 18,2% estas kovritaj de arbaro, 73,6% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rechthalten limas en sudo al Sankt-Urso, en oriento al Brünisried, en sudoriento al Plaffeien, en sudo en unu punkto al Plasselb, en sudokcidento al Giffers, kaj en okcidento al Tentlingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rechthalten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la kantona vojo n-ro 3130 de Sankt-Ursen al Brünisried. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 toviĝas proksimume 8 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Friburgo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Friburgo tra Plaffeien al la Nigra Lago al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rechthalten datiĝas el la jaro 1142 kiel Drallaris. En la 12-a jarcento Rechthalten apartenis al la Kavaliroj de Rechthalten, en la 13-a arcento al la Kavaliroj de Maggenberg, kaj en la 14-a jarcento al la Grafoj de Thierstein. En 1442 Rechthalten fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj formis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 parton de la burga flago. Ĝis fine de 1831 al la tribunalkomunumo kaj paroĥo Rechthalten ankaŭ apartenis la kvartalkomunumoj (en la alemana lingvo Schrote) Zumholz, Oberschrot kaj Brünisried, kiuj kun efiko de la 1-a de januaro 1831 fariĝis apartaj komunumoj. Ĝis 1848 Rechthalten tiam estis komunumo de la Germana distrikto de Friburgo, kiu surbaze de la nova konstitucio de 1848 fariĝis la distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]