Büttikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Büttikon
Blazono de Büttikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 19′ 45″ N 8° 16′ 10″ O / 47.32917 °N, 8.26944 °O / 47.32917; 8.26944 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 45″ N 8° 16′ 10″ O / 47.32917 °N, 8.26944 °O / 47.32917; 8.26944 (mapo)
Areo 2,82 km²
Alteco 498 m super marnivelo
Poŝtkodo 5619
Komunumkodo 4064
Mapo de Büttikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Büttikon estas urbo komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 844 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Büttikon situas sur vasta altebenaĵo inter du brakoj de la montoĉeno Lindenberg. La areo de la komunumo etendiĝas sur 2,82 km², de kiuj 0,95 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,28 km² de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 571 m s.m. en loko, kiu nomiĝas Nässi, kaj la plej malalta punkto je 445 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Büttikon limas en nordo al Wohlen, en oriento al Waltenschwil, en sudo al Uezwil, en sudokcidento al Sarmenstorf, on okcidento al Hilfikon, en nordokcidento al Villmergen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Büttikon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Per poŝtaŭtolinio al Wohlen kaj Uezwil la komunumo estas konektita al la publika trafikreto.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn norde en Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Büttikon datiĝas el la jaro 924 kiel Putinchova.

En mezepoko la dekono de la vilaĝo Büttikon devis esti pagita al la Monaĥejo Muri. Ek de proksimume 1260 ĝis 1415 Büttikon apartenis al la habsburga distrikto Lencburgo. En la jaro 1415 Argovio estis konkerita fare de la Svisa Ĵurkomunumo kaj atribuita al la voktejo Villmergen de la Libera Distrikto. En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco kun helpo de la francaj trupoj de Napoleono. Dum kvin jaroj Büttikon nun apartenis al la distrikto Sarmenstorf de la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la nova Kantono Argovio, la komunumo Büttikon estis atribuita al la hodiaŭa distrikto Bremgarten.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]