Eggenwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eggenwil
Blazono de Eggenwil
Eggenwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 22′ 15″ N 8° 20′ 25″ O / 47.37083 °N, 8.34028 °O / 47.37083; 8.34028 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 15″ N 8° 20′ 25″ O / 47.37083 °N, 8.34028 °O / 47.37083; 8.34028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 810
Areo 2,46 km²
Alteco 383 m super marnivelo
Poŝtkodo 5445
Komunumkodo 4066
Mapo de Eggenwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Eggenwil (prononcu: egnvil) estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 810 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Restoracio Sternen en Eggenwil. La domo estis konstruita komence de la 19-a jarcento sur malnova vinkelo de la Monaĥejo Muri

Eggenwil situas ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss okcidente de la monto Heitersberg, montetoĉeno de la Svisa Mezlando. Al la komunumo krom la ĉefvilaĝo mem apartenas ankaŭ la pli supre situantaj setlejoj Hohfoor, Ibisguet kaj Wissli.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 2,46 km², el kiuj 0,68 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,30 km² de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas en la bieno Wissli je alteco de 555 m s.m., dum la plej malalta punkto troviĝas ĉe la bordo de la rivero Reussje 357 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eggenwil limas en nordo al Künten im Norden, en nordoriento al Bellikon, en oriento al Widen, en sudo al Bremgarten, kaj en okcidento al Fischbach-Göslikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eggenwil situas ĉe la kantona ĉefvojo de Baden al Bremgarten, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 10 kilometrojn norde en Dättwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eggenwil datiĝas el la jaro 1160 kiel Egenwilare.

En mezepoko Eggenwil troviĝis sub habsburga regado. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la habsburgan pralandon, Eggenwil estis atribuita al la voktejo Hermetschwil de la Libera Distrikto. La vilaĝoparto supre de la kamparvojo fariĝis parto de la Grafejo Baden. Dum la tempo de la Helveta Respubliko (1798-1803) Eggenwil formis komunuan komunumon de la tiama Kantono Baden kune kun Widen. Post la fino de la Helveta Respubliko Eggenwil fariĝis aŭtonoma komunumo en la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]