Baden (Argovio)
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en kantono Argovio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baden. |

| Baden | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Baden | |||||
| komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Argovio | ||||
| Distrikto | Baden | ||||
| Koordinatoj | 47° 28′ 25″ N 8° 18′ 15″ O / 47.47361 °N, 8.30417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 25″ N 8° 18′ 15″ O / 47.47361 °N, 8.30417 °O (mapo) | ||||
| Areo | 13,17 km² | ||||
| Alteco | 381 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 5400 | ||||
| Komunumkodo | 4021 | ||||
| Mapo pri la situo de Baden en la distrikto | |||||
Baden estas urbo en la svisa kantono Argovio kaj ĉefurbo de samnoma distrikto. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de rivero Limato, 25 km de Zuriko. De la romia tempo ĝi estas konata varmakvobanejo, kio donis al ĝi la nomon (germane baden = ban(iĝ)i).[1][2] Laŭ la stato de 2012 en la urba komunumo vivis 18 522 loĝantoj sur areo de 13,17 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 406 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Baden situas ĉe la bordo de la rivero Limato (Limmat). Ĝi formas kune kun la pli granda najbara urbo Wettingen la plej gravan industrian centron de la kantono Argovio. La teritorio havas komunan limon kun Fislisbach, Birmenstorf, Gebenstorf, Turgi, Obersiggenthal, Ennetbaden, Vetingo kaj Neuenhof AG. La kernon de la komunumo konsistigas la tielnomata malnova urbo maldekstre de la rivero Limmat. Iom malpli ol tri kilometrojn sudokcidente de la malnova urbo, sur la flanka moreno de la antaŭa Reuss-glaĉero, situas la urbopartoj Dättwil kaj Segelhof, kun kombinita loĝantaro de proksimume 2 800. Pliajn du kilometrojn aŭ iom pli sudokcidente, en la Reuss-valo, situas la urboparto Rütihof, preskaŭ tute konstruita eksklavo inter la komunumoj Fislisbach kaj Mellingen. Kun proksimume 2 400 loĝantoj, ĝi estas la plej popolriĉa eksklavo en Svislando. Ĉirkaŭ 4,5 km okcident-nordokcidente de la urbocentro situas la vilaĝcentro de la antaŭe sendependa municipo Turgi, kiu kuniĝis kun Baden komence de 2024.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Baden estis la fina haltejo de la unua svisa fervojlinio, la Hispan-Panet-Fervojo, kiu konektis la urbon kun la Ĉefstacidomo Zuriko. Hodiaŭ Baden troviĝas sur la linioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Bazelo kaj de Zuriko al Berno kaj ankaŭ estas haltejo de internaciaj trajnoj. Baden ankaŭ estas bone atingebla aŭtomobile, ĉar ĝi situas proksime de la aŭtoŝosetriangulo inter de la aŭtoŝoseoj A1 kaj A3.
Historio
[redakti | redakti fonton]La romianoj konstruis setlejon (latine vicus) kun la nomo Aquae Helveticae (Helvetaj Akvoj) kaj utiligis la termalfontojn kun varmeco de 47 °C. En mezepoko la loko nenion perdis de sia ŝateco kaj en la jaro 1297 Baden ricevis la privilegiajn rajtojn de urbo. De la 14-a ĝis la 17-a jarcento Baden ankaŭ ofte estis la kunsidejo de la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo, precipe ĉar la deputitoj ŝatis la komforton kaj ĝueblcojn de la famaj banejoj. Ekde la konkero de Svislando far Napoleono la hodiaŭa distrikto Baden formis ĝis la jaro 1803 eĉ propran kantonon, nomita "kantono Baden".
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Cosmas Alder, komponisto kaj politikisto.
Esperanto-Movado
[redakti | redakti fonton]De 1923 ĝis 1933 ekzistis "Esperanto-Societo Baden", kiun prezidis s-ro Alfred Elgg. En 1978 okazis en Baden la ĝenerala kunveno de Svisa Esperanto-Societo. En 2001 kun la subteno de esploraj sciencistoj ĉe la Elektra Esplora Centro Alstom el la urboparto Dättwil en Kanado stariĝis la organizaĵo Esperanto Antaŭen, kiu interalie zorgis pri starigo de Kalgaria Esperanto-Centro kaj forte agadis inter 2002 kaj 2006, tamen tiam forvelkis ĝis antaŭ aprilo 2007.
Urboĝemeleco
[redakti | redakti fonton]
Sighişoara en Rumanio (de 1991)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||







