Ennetbaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ennetbaden
Blazono de Ennetbaden
Ennetbaden
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 28′ 55″ N 8° 19′ 0″ O / 47.48194 °N, 8.31667 °O / 47.48194; 8.31667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 55″ N 8° 19′ 0″ O / 47.48194 °N, 8.31667 °O / 47.48194; 8.31667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3002
Areo 2,11 km²
Alteco 360 m super marnivelo
Poŝtkodo 5408
Komunumkodo 4026
Mapo de Ennetbaden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ennetbaden estas urbo komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3002 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ennetbaden situas nordoriente de la distriktĉefurbo Baden ĉe la orienta flanko de la rivero Limato, sudokcidente de la montoĉeno Lägern. Baden, Vetingo kaj Ennetbaden formas kune seninterompitan aglomeraĵon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,11 km², de kiuj 0,88 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,71 km² de konstuaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de Lägern je alteco de 757 m s.m. kaj la plej profunda punkto ĉe la bordo de la rivero Limato je 360 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ennetbaden limas en nordo al Freienwil, en oriento al Ehrendingen, en sudo al Vetingo, en okcidento al Baden, kaj al Obersiggenthal en sudokcidento.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ennetbaden estas konektita per du poŝtaŭtolinioj kaj la loka busreto de Baden kun la publika trafikreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en la najbara urbo Baden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ennetbaden datiĝas el la jaro 1261 kiel Alio Badin.

Ĝis la jaro 1819 Ennetbaden estis kvartalo de la urbo Baden. La kvartalo Ennetbaden historie estis ribelema kontraŭ la cetera urbo, ĉar dum longa tempo la civitanoj de Ennetbaden en Baden estis civitanoj de dua klaso. Kiam en la jaro 1817 la civitanoj de Ennetbaden rifuzis pagi novan policimpoŝton, kiun enkondukis la urbo Baden, la cetera urbo petis al la registaro de Kantono Argovio la apartiĝon de la kvartalo, kaj la 22-an de decembro 1819 Ennetbaden per kantona dekreto fariĝis aŭtonoma politika komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]