Killwangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Killwangen
Blazono de Killwangen
Killwangen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 8° 21′ 0″ O / 47.43333 °N, 8.35000 °O / 47.43333; 8.35000 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 8° 21′ 0″ O / 47.43333 °N, 8.35000 °O / 47.43333; 8.35000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1781
Areo 2,43 km²
Alteco 393 m super marnivelo
Poŝtkodo 8956
Komunumkodo 4030
Mapo de Killwangen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Killwangen (prononcu kilvangn, en Esperanto ankaŭ Kilvango) estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1781 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Killwangen situas inter la sudokcidenta bordo de la rivero Limato kaj la nordorienta deklivo de la montoĉeno Heitersberg kies arbaron tranĉas multnombraj ravinetoj. La malnova vilaĝokerno situas ĉe la piedo de Heitersberg, dum la novaj kvartaloj proksime de la stacidomo situas en la rivera ebenaĵo. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Spreitenbach.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Killwangen limas en nordo al Würenlos, en oriento al Spreitenbach, en sudokcidento al Oberrohrdorf, kaj en nordokcidento al Neuenhof.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Baden, kiu fakte estis la unua svisa fervojlinio. La stacidomo portas la nomon Killwangen-Spreitenbach, sed situas komplete sur teritorio de Killwangen. Tra la komunumo pasas ankaŭ buslinioj kaj se la Regiontransporto Baden kaj de la Zurika Trafikunio.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn norde en Neuenhof.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Killwangen datiĝas el la jaro 1227 kiel Chullewangen.

En mezepoko Killwangen troviĝis sub habsburga regado. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Killwangen estis atribuita al la voktejo Vetingo de la Grafejo Baden. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Killwangen dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Killwangen fariĝis komunumo de la distrikto Baden en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]