Oberlunkhofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberlunkhofen
Blazono de Oberlunkhofen
Preĝejo de Oberlunkhofen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 19′ 25″ N 8° 23′ 0″ O / 47.32361 °N, 8.38333 °O / 47.32361; 8.38333 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 25″ N 8° 23′ 0″ O / 47.32361 °N, 8.38333 °O / 47.32361; 8.38333 (mapo)
Areo ,25 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 8917
Komunumkodo 4073
Mapo de Oberlunkhofen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberlunkhofen estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1826 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberlunkhofen situas ĉe la okcidenta deklivo de la monto Holzbirrliberg 1 kilometron oriente de la rivero Reuss. Malnova flanka brako de la rivero formas la okcidentan limon de la komunumo, kie atingas tie la riveran ebenaĵon.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberlunkhofen limas en nordo al Unterlunkhofen, en oriento al Arni, en sudo al Jonen, kaj en okcidento al Rottenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberlunkhofen situas ĉe la krucpunkto de la kantonĉefvojoj al Bremgarten, Zugo kaj Zuriko.

En la vilaĝo kruciĝas tri poŝtaŭtolinioj, kiuj konektas ĝin kun Bremgarten, Affoltern ĉe Albis, Muri kaj Zuriko-Wiedkon.

Ek de somero 2009 en distanco de 5 km oriente apud Aesch troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj A4. Tra la aŭtovoja tunelo tra Uetliberg la urbocentro de Zuriko atingeblas aŭte en 15 minutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lunkhofen datiĝas el la jaro 694 kiel Lunchunft. En la jaro 1309 estis unuan fojon menciita Oberlunkhofen aparte kiel Obern Lunchuft.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la habsburga Distrikto Keln (germane Kelleramt). La Kelndistrikto en la jaro 1415 estis konkerita de la urbo Zuriko kaj transprenis de la Habsburgjoj la superan jurisdikcion, dum la malalta jurisdikcio jam ek de 1410 apartenis al la urbo Bremgarten. En 1529 Oberlunkhofen estis reformaciigita, sed post la 2-a Milito de Kappel, kiun la urbo Zuriko perdis, la vilaĝo refariĝis katolika. En la jaro 1797 unu jaron antaŭ la Helveta Revolucio kaj la disfalo de la malnova ordo, la urbo Bremgarten vendis siajn privilegiojn al la vilaĝaj komunumoj.

Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argovion de la servuto de la Svisa Ĵurkomunumo la Distrikto Keln estis malfondita kaj kreiĝis la kvar komunumoj Oberlunkhofen, Unterlunkhofen, Jonen kaj Arni-Islisberg. Tiuj apartenis unue al la Kantono Baden kaj post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ili estis integritaj al la nova Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]