Boeing 737
Boeing 737 | ||
---|---|---|
Boeing 737-700 de Southwest Airlines, 2007. | ||
Tipo: | Pasaĝeraviadilo | |
Fabrikanto: | Boeing | |
Unua flugo: | La 9-an de aprilo 1967 | |
Enkonduko: | La 10-an de febralo 1968 | |
Uzanto: | Lufthansa United Airlines Southwest Airlines | |
Produktperiodo: | ekde 1966 | |
Produktkvanto: | 9,609 (Julio 2017)[1] | |
La Boeing 737 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1967.
Laŭ julio 2017, 737 vendis pli ol 9,609.[1] Nuntempe Boeing 737 operaciĝas en multaj malaltkostaj aerlinioj kiel Southwest Airlines (Usono), EasyJet, Ryanair, en aviado ofte konata kiel LCC, Mallongigo el Angla lingvo, Low-Cost Carrier. Kune kun Airbus A320, B737 estas la plej populara pasaĝeraviadila modelo en la mondo.
Historio
En mezo de 1960-jaroj, Boeing prilaboris novan pasaĝeraviadilon por subteni Boeing 727.[2] La dezajna verko de nova pasaĝeraviadlo estis komenciĝita en 11-an de majo 1964. En oktobro 1964, Aera Transporta Asocio de Usono (angle Air Transport Association of America, nuntempa Airlines for America) ricevis dezajnon de B737 por ĉertifigi subtenan procezon. La 1-an de februaro 1965, Boeing anoncis novan pasaĝeraviadilon, Lufthansa kaj United Airlines iĝis unua kliento de Boeing 737.
Ekde unua flugo en 1967, multaj aerlinioj pli ol 100 aerlinioj operacias Boeing 737. Nuntempe B737 estas la plej aĉetita pasaĝeraviadilo en la mondo.
Post du frakasoj de preskaŭ novaj Boeing 737 MAX 8 inter la 2019-03-11 kaj -13 ĉiuj 371 ekzempleroj de la tipoj MAX 8 kal MAX 9 estis blokitaj flugi mondskale. Laŭ deklaro de la ĉefo de la Usona Federacia Aviada Administracio de 2019-03-14 eliĝas de la aviadiloj "danĝero rilate la sekureco ĉe la komerca aviado", tial ili probable restos dum monatoj sur la grundo.
Variantoj
Originala serio :
- 737-100 : Originala versio.
- 737-200 : Plilongigita versio de la 737-100.
Klasika serio :
- 737-300 : Plilongigita versio de la 737-200.
- 737-400 : Plilongigita versio.
- 737-500 : Plimallongigita versio de la 737-300.
Next Generation (NG) :[noto 1]
- 737-600 : Novmotora versio de 737-500
- 737-700 : Novmotora versio de 737-300
- 737-800 : Plilongigita versio de 737-400 por ĉartflugo
- 737-900 & 900ER : Freŝdataj versioj, ankoraŭ pli longigitaj por modergi la hiaton en la oferto de Boeing
MAX
- 737 MAX : Plibonigita versio de NG.
Specifaĵoj
Diametroj | ||||
---|---|---|---|---|
Klasiko[3] (737-300/-400/-500) |
Next Generation[3] (737-600/-700/-800/-900) |
MAX[3] (737 MAX) | ||
Longo | 31-37m (198ft 7in) | 31-42m (219ft 5in) | 36-42m (117-138ft) | |
Alto | 11.13m (36ft 6in) | 12m (40ft 4in) | 12.29m (41ft) | |
Enverguro | 28.88m (94ft 5in) | 34.32m (112ft 7in) | 35.92m (117ft 10in) | |
Maso | ||||
Maksimuma Ekfluga Maso (MTOW) |
60.6-68t (133,500-150,000lb) |
65.5-85.1t (144,500-188,700lb) |
80.3-88.3t (177,000-194,700lb) | |
Maksimuma Surteriga Maso (MLW) |
49.9-51.7t (111,000lb-121,000lb) |
54.7-65.3t (120,500lb-144,000lb) |
66-74.3t (145,600lb-163,900lb) |
|
Povumo | ||||
Transporta kapableco | 737-300: 140-149 737-400: 159-168 737-500: 122-132 |
737-600: 123-130 737-700: 140-148 737-800: 175-184 737-900: 177-215 |
MAX 7: 156-172 MAX 8: 184-200 MAX 9: 204-220 | |
Povejo | Du CFM International CFM56-3 serioj |
Du CFM International CFM56-7 serioj |
Du CFM International LEAP-1B | |
Maksimuma operaciada Maĥa nombrilo (MMO) |
Maĥo 0.82 (876km/h, 473kn) |
Maĥo 0.82 (876km/h, 473kn) |
Maĥo 0.82 (876km/h, 473kn) |
|
Flugdistanco | 3,815-4,398km (2,060-2,375nmi) |
5,436-5,575km (2,935-3,010nmi) |
6,510-7,084km (3,515-3,825nm) |
Notoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Konkurantaj aviadiloj :
- Airbus A320 (1987)
- Airbus A321 (1993)