Bezerra de Menezes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BEZERRA de MENEZES)
Bezerra de Menezes
Persona informo
Aliaj nomoj Max
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1831 (1831-08-29)
en Jaguaretama
Morto 11-an de aprilo 1900 (1900-04-11) (68-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo apopleksio
Tombo tombejo Caju
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Faculty of Medicine at the Federal University of Rio de Janeiro
Subskribo Bezerra de Menezes
Familio
Frat(in)o Manuel Soares da Silva Bezerra
Okupo
Okupo ĵurnalistokuracistomilitisto • kuracisto-verkisto • politikisto • romanisto • verkistofilantropo
Verkoj Q19251797
Allan Kardec
Q9557829
vdr

Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (konata kiel Bezerra de Meneses) naskiĝis en Riacho do Sangue, Brazilo, [nuntempe Solonópole] en la 29-a de aŭgusto 1831, mortis en la 11-a de aprilo 1900). Post kiam li kompletigis sian bazan lernadon, li transloĝiĝis al Rio de Janeiro en 1851 por studi medicinon. Li fariĝis kuracisto en 1856 kaj - kelkajn jarojn poste - ano de Academia Imperial de Medicina (Imperia Akademio de Medicino).

De 1878 ĝis 1881 li prezidis la urbodomon de Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro, tiam ĉefurbo de la brazila imperio. Bezerra ankaŭ konstruis la fervojon Macaé-Campos. En 16-a de aŭgusto 1886, en la paroladoĉambro Guarda Velha li publike prezentis sin spiritisto dum solena prelego. De 1887 ĝis 1894 li subskribis ĉiusemajnajn artikolojn pri spiritismo en O Paiz, ĵurnalo kun la plej granda cirkulado en Brazilo en tiu tempo, kies ĉefredaktoro estis Quintino Bocaiúva. Li ankaŭ skribis multajn verkojn. Li estis nomata "Kuracisto de Malriĉuloj" ĉar li ofte iris al malriĉaj kvartaloj por senpage zorgi pri malsanaj homoj. Ofte li ankaŭ donis manĝaĵon kaj medikamentojn al kiuj ne povas aĉeti ilin.