Bañares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bañares
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 201  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 2° 55′ U (mapo)42.469444444444-2.9102777777778Koordinatoj: 42° 28′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 595 m [+]
Areo 295225 km² (29 522 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bañares (Provinco Rioĥo)
Bañares (Provinco Rioĥo)
DEC
Bañares
Bañares
Situo de Bañares
Bañares (Hispanio)
Bañares (Hispanio)
DEC
Bañares
Bañares
Situo de Bañares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bañares [+]
vdr

Bañares [baNJAres] (Banloko) estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada en la okcidenta komarkaro Supra Rioĥo.

La municipa teritorio de Bañares, en la nordokcidento de la regiono.
Ermitejo de la Sankta Kruco.
Preĝejo de la Sankta Kruco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio limas nordokcidente kun Villalobar de Rioja, nordoriente kun San Torcuato, sudoriente kun Hervías kaj sudokcidente kun Santo Domingo de la Calzada. La urba kerno estas je 45 km okcidente de Logroño, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ties ekonomio baziĝas esence sur agrikulturo, speciale je kultivo de terpomoj, cerealoj, beto kaj verdaj fazeoloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua referenco al Bañares estas de 1051: en donacdokumento al San Millán estis atestanto iu Lope Enecores de Vaniares​). Aliaj mencioj estis de 1075 (donaco), 1079 (enterigo de Fortún Aznares de Bañares kaj donaco al San Millán), 1133 (donaco de la reĝo Alfonso el Batallador al pastro de liaj heredaĵoj en Bañares), 1167 (donaco al San Millán).

Pro la strategia situacio en la Mezepoko estis kastelo el kiu restas nuntempe nur ruinoj, ĉar la ŝtonaro estis vendita. Fakte la loko ludis rolon en limaj konfliktoj inter Navaro kaj Kastilio. Ekzemple en 1157, en la ebenaĵo de Valpierre, proksima al Bañares, okazis du bataloj inter trupoj de Sanĉo la 3-a de Kastilio kaj de Sanĉo la 3-a de Navaro.

En Bañares loĝis dum tempo la familio López de Haro, senjoroj de Biskajo kaj guberniestroj de Rioĥo, sed la hegemonio de la apuda urbo Santo Domíngo de la Calzada kontribuis al translokiĝo de multaj lokanoj tien.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni descendis el pli ol 1 000 loĝantoj en 1940.aj jaroj ĝis nunaj 220.

Vizitindaĵoj estas gotika preĝejo, romanika ermitejo, ruinoj de la kastelo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Bañares.