Bahaa domo de adorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bahaa Domo de Adorado, foje nomita per sia araba nomo Mashriqu'l-Adhkár (arabe : مشرق اﻻذكار), estas la titolo de "Preĝejo" aŭ "Templo" de la Bahaa Kredo. La religiaj instruoj bahaaj antaŭvidas, ke la "Domo de Adorado" estu ĉirkaŭata de kelkaj dependaĵoj dediĉitaj al celoj sociaj, humanaj, edukaj kaj sciencaj.

Ĝis hodiaŭ ok "Bahaaj Temploj" estas konstruitaj tra la mondo, kaj naŭa konstrutata en Santiago de Ĉilio. Bahaaj komunumoj tra la mondo posedas multajn terenojn dediĉitajn por ontaj "Bahaaj Temploj" konstruotaj kiam tiuj komunumoj plie kreskos, disvolviĝos kaj disponos pri la necesaj rimedoj. La "Domoj de Adorado" estas malfermitaj al ĉiuj kaj dediĉitaj al la Vorto de Dio revelaciita de la Manifestiĝoj de Dio kaj fiksita en la Sanktaj Skriboj de la mondreligioj, t.e. al recitado de tiuj tekstoj kaj al preĝado kaj meditado. En ili ne okazu aliaj aferoj kiel predikoj, prelegoj aŭ kvestoj kaj ankaŭ ne muzikado per muzikiloj (sed ja kantado aŭ ĉantado solista aŭ ĥorusa de Sanktaj Tekstoj).

Priskribo

La termino uzata en la Bahaaj Skriboj por la "Domoj de Adorado" estas Mashriqu'l-Adhkár (arabe : مشرق اﻻذكار : "Tagiĝejo de la laŭdoj al Dio"). Ĉiuj tiuj temploj havas almenaŭ du komunajn elementojn arkitekturajn: ilia baza strukturo estas naŭflanka kaj ilin kovras centra kupolo. La sep ekzistantaj "Domoj de Adorado" esprimas lokajn stilon kaj kulturon per sia situo, sia arkitekturo kaj siaj konstrumaterialoj.

Tiuj temploj estas la centra ĉefelemento de antaŭvidita konstruaĵaro konsistanta krome el diversaj sociaj, humanaj, edukaj kaj sciencaj institucioj kiel lernejo, malsanulejo, hejmo por maljunuloj kaj aliaj (Elektitaj skriboj de `Abdu'l-Bahá [1]). Laŭ bahaa vidpunkto ne estas aparta diferenco inter la aspektoj praktikaj kaj spiritaj de la vivo. '' 'Abdu'l-Bahá'' instruis, ke la homoj devas sekvi la spiritan vojon per praktikaj paŝoj.

La Maŭzoleo de la Báb kaj la aliaj konstruaĵoj de la Bahaa Mondcentro ne egalas al Mashriqu'l-Adhkár, kvankam turistoj ofte misprezentas la Maŭzoleon kiel "Bahaan Templon".

Historio

'Ishqábád, Turkmenistano

Unua "Bahaa Templo" en Aŝgabato

La unua "Bahaa Templo" estis finkonstruita ĉirkau 1908 en la urbo de Aŝgabato ( 'Ishqábád), tiam regata de Rusio kaj nuna ĉefurbo de Turkmenistano. La konstruestro estis Vakílu'd-Dawlih, kiu poste estis nomumita kiel unu el la deknaŭ Apostoloj de Bahá'u'lláh.

'Ishqábád situas en la dezerta ebenaĵo de okcidenta Turkmenistano, ĉe la montaroj Elbruso. Protektitaj kaj liberigitaj de la rusaj aŭtoritatoj, pli ol 1000 bahaanoj formis por la unua fojo en la mondo veran Bahaan Komunumon kun propraj lernejoj, kuracejoj kaj tombejo, ktp. Fine la bahaanoj de 'Ishqábád decidis konstrui la institucion de la spirita kaj socia kerno de la Bahaa Komunumo: la "Domo de Adorado" au arabe Mashriqu'l-Adhkár.

Ĝardenoj ĉirkaŭis la templon, kaj en la kvar anguloj de la ĝardeno staris kvar konstruaĵoj: lernejo, gastejo por la vojaĝantaj bahaanoj, malgranda malsanulejo kaj konstruaĵoj por la gardistoj. La bahaanoj vivis kiel eble plej ofte proksimaj al la Mashriqu'l-Adhkár, kiu estis la centro de la komunumo materie kaj spirite.

Sekve de la aliĝo de tiu regiono al Sovetunio en 1918, la sovetiaj aŭtoritatoj konfiskis la templon en 1928 kaj reluis ĝin al la bahaanoj ĝis 1938, kiam ĝin ili tute sekularigis kaj uzis kiel artan galerion. Tertremo la templon difektis kaj igis malsekura en 1948, kaj fine oni detruis ĝin komplete en 1963.

Nunaj Temploj

Nuntempe estas sep "Bahaa Temploj", kaj okan oni estas konstruanta.

Wilmette, Ilinojo, Usono (preter Ĉikago)

"Bahaa Templo" en Wilmette (Ilinojo, Usono)

La "Bahaa Templo" en Wilmette, Ilinojo, Usono) situas en norda ĉirkaŭ-urbo de Ĉikago, sur la bordo de la Lago Miĉigano. Ĝi estas la plej malnova kaj la plej granda el la nun ekzistantaj Bahaaj Temploj, kaj estas konsiderata la "Patrino-Templo" de Nordameriko.

'Abdu'l-Bahá mem deponis la fundamentan ŝtonon en 1912 kaj ĝi estas finskonstruita en 1953 el betono kaj blanka kvarco. Same kiel aliaj Bahaaj Temploj, tiu de Vilmeto havas balkonan galerion, kie kutime kantas la ĥoroj.

Ĝi estas desegnita de la arkitekto Louis Bourgeois kaj pro ĝia kupolo ricevis nombrajn premiojn arkitekturajn: ĝi estas elstara monumento de la Ĉikaga regiono kaj estas listita en la "Nacia Registro-listo de la Historiaj Lokoj" de Usono.

Aviadiloj flugantaj al la Internacia Flughaveno O'Hare ofte pasas super la templo kaj ebligas al la pasaĝeroj vidi unikan spektaklon dum la fazoj de surteriĝo kaj foje de ekflugo.

Kampalo, Ugando

"Bahaa Templo" en Kampalo (Ugando)

La "Patrino-Templo" de Afriko situas sur la Kikaya Monteto, en la ĉirkaŭaĵo de Kampalo, Ugando kaj ĝin desegnis Charles Mason Remey. Ĝia ŝtona fundamento estas starigita en januaro 1958 kaj ĝi estas dediĉita je la 13-a de januaro 1961.

Sidnejo (Ingleside), Aŭstralio

Dosiero:Bahaa Templo Sidney.jpg
"Bahaa Templo" en Sidnejo (Aŭtralio)

La Templo en Sidnejo (Aŭstralio) estas finkonstruita en 1961 kaj desegnita de Charles Mason Remey. Ĝi estas konstruita el betono kaj malmola ligno loka. En ĝi povas samtempe kunveni 600 personoj. Ĝi situas en natura boŝlando 94-akrea (380 000 m²) en Ingleside (Suda Nov-Kimrio / New South Wales), norda antaŭ-urbo apud la Pacifika Oceano.

En 2005-2006 tiu Templo estis minacata de arbara fajrego, kiu alproksimiĝis sed neniam atingis ĝin. Ĝi servas kiel "Patrino-Templo" al Aŭstralio.

Frankfurto (Hofheim-Langenhain), Germanio

"Bahaa templo" en Langenhain, (Germanio)

La "Patrino-Templo" de Eŭropo situas ĉe la suda rando de la germana montaro Taunus en la vilaĝo de Langenhain, kiu apartenas al Hofheim, urbo inter Frankfurto kaj Wiesbaden, (Hesio / Hesse). La planon desegnis Teuto Rocholl. Ĝi estas finkonstruita en 1964.

540 diamanto-formaj fenestroj provizas optikan lumecon al ĝia kupolo kaj ebligas al la sunradioj ludi en ĝi.

La eksterordinaraj ecoj akustikaj de tiu loko estas kreitaj de la son-reflekto ene de la kupolo kaj de la miriadoj da resonantaj fenestro-randoj. Ĥoroj foje kantas tie starantaj ĉirkaŭe de la templa planko, kun la aŭskultantaro sidanta meze.

Numtempe oni planas konstrui hejmon por maljunuloj kiel la unuan el la kromkonstruaĵoj de tiu "Domo de Adorado".

Panama Urbo, Panamo

"Bahaa Templo" en Panama Urbo (Panamo)

La "Bahaa Templo" en Panama Urbo (Panamo) estis finkonstruita en 1972 kaj desegnita de Peter Tillotson. Ĝi servas kiel "Patrino-Templo" al Latin-Ameriko.

Ĝi situas sur alta klifo "Cerro Sonsanate" ("kantanta monteto") supre de la urbo kaj estas konstruita el lokaj ŝtonoj kun desegnaĵoj referencantaj al indiĝena kulturo mezamerika.

La kupolo estas kovrita per miloj da malgrandaj tegoloj ovalaj kaj la enirejaj pordoj de la Templo estas konstruitaj laŭ unika desegnaĵo tridimensia: ĉiu el ili konsistas el egalflanka triangulo de tri vertikalaj fostoj kun multaj stango-vicoj etenditaj inter ili laŭ divesaj anguloj, grade de vertikaleco ĝis horizontaleco.

Tiapapata, Samoaj Insuloj

Dosiero:Bahai-apia.jpg
"Bahaa Templo" en Apio, Samoo

La "Bahaa Templo" en Tiapapato, kiu situas 8 kilometrojn for de Apio en la Samoo, estis finskonstruita en 1984 kaj servas kiel "Patrino-Templo" al la Pacifikaj Insuloj. La strukturo estas tute malfermita al la mildaj ventetoj de la insuloj.

Ĝi estas desegnita de Hossein Amanat kaj dediĉita de la Reĝo de Samoo Malietoa Tanumafili II, kiu estis la unua bahaa monarko reganta.

Delhio, Barato

"Bahaa Templo" en Delhio (Barato)

La "Bahaa Templo" en Delhio (Barato) estis finkonstruita en 1986 kaj servas kiel "Patrino-Templo" al la Hinda Sub-Kontinento. Ĝi gajnis multajn premiojn arkitekturajn kaj ĝin oni prezentis en centoj da artikoloj ĵurnalaj aŭ revuaj. La arkitekto estas Fariborz Sahba el Kanado.

Ĝia strukturo estas inspirita de la sankta floro "lotuso" kaj konsistas el 27 marmoraj "petaloj" triope aranĝitaj por estigi naŭ flankojn. Naŭ pordoj malfermiĝas al centra kunvenejo, en kiu 2500 personoj povas samtempe ĉeesti. Iom malpli ol 40-metrojn alta kaj el brilega marmoro blanka, la templo foje ŝajnas flosi sur sia naŭ ĉirkaŭaj lagetoj 26-akreaj (105 000 m²). Ĝi situas en la vilaĝo de Bahapur sur la Teritorio de la Nacia Ĉefurbo Nov-Delhio.

Ekde sia oficiala inaŭguro en decembro 1986 ĝis la fino de 2002 la "Bahaa Templo" en Delhio allogis pli ol 50 milionojn da vizitantoj, kaj fariĝis la plej vizitata konstruaĵo en la mondo. Ĝiaj nombroj da vizitantoj dum tiuj jaroj superis tiujn de la Eiffel-Turo kaj de la Taĝ-Mahalo. Ĝi allogis 150 000 vizitantojn dum la hinduaj tagoj sanktaj, kaj akceptas ĉiujare 4 000 000 vizitantojn (ĉirkaŭ 13 000 ĉiutage).

Tiu "Domo de Adorado" estas kutime nomata la "Lotus-Templo".

Starigotaj Temploj jam planitaj

La Universala Domo de Justeco elektis 120 lokojn por la estontaj "Domoj de Adorado" Official Bahá'í Website temple information page. Jen kelkaj plej notindaj :

Tehrano, Irano

Propono por la estonta "Bahaa Templo" en Tehrano, Irano

Kvankam loko estas elektita kaj planoj desegnitaj por la "Bahaa Templo" de Tehrano en Irano, ĝia konstruado ne eblas pro la nuntempa sistemo politika en Irano kiu provas subpremi la Bahaan Religion.

Je peto de Shoghi Effendi Charles Mason Remey prezentis desegnaĵon por tiu "Domo de Adorado", sed ĝi ne plu estis aprobita antaŭ la forpaso de Shoghi Effendi.

Santiago, Ĉilio

Nokta vido de modelo de la nova "Bahaa Templo" baldaŭ konstruota en Ĉilio

Fine de 2002 la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Ĉilio kaj la Universala Domo de Justeco anoncis konkurson por desegni la "Patrino-Templon" de Sudameriko, kiun oni konstruos ekstere de Santiago de Ĉilio. La elektitan desegnaĵon verkis Siamak Hariri el Toronto (Kanado).

Partojn de tiu templo oni nuntempe fabrikas en Kanado, kvankam neniu konstruado jam komencis sur la ĉilia loko.[2]. Ĝiaj flankoj konsistas el diafanaj paneloj el alabastro envolvitaj per glaco kaj apogitaj sur kompleksa stango-strukturo en la supra kupolo.

Ĥajfo, Israelo

Obelisko indikanta la lokon de la estonta "Bahaa Templo" sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo)

Loko estas elektita por "Bahaa Templo" en la ĉirkaŭaĵo de la "Bahaa Mondcentro" sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo). Ĝi situas proksime al la loko kie Bahá'u'lláh revelaciis la "Epistolon de Karmel" (Lawḥ-i-Karmil), kiu estas laŭ Shoghi Effendi la "Ĉarto de la Mond-Centro spirita kaj administra sur tiu monto". Desegnaĵon de Charles Mason Remey aprobis Shoghi Effendi. En aŭgusto 1971 la Universala Domo de Justeco starigis tie obeliskon, sur kies flanko estas gravurita la simbolo de la "Plej Granda Nomo".

Referencoj

  • "An Earthly Paradise, Bahá'í Houses of Worship around the World" (Paradizo sur tero, Bahaaj Temploj ĉirkaŭ la mondo) de Julie Badiee (1992), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 085398316X
  • "A Concise Encyclopedia of the Bahá'í Faith" (konciza Enciklopedio de la Bahaa Kredo) de Peter Smith (2000), Oneworld Publications, Oxford, UK, ISBN 1851681841
  • "The Dawning Place : The Building of a Temple, the Forging of the North American Bahá'í Community" ( La Aŭrora Loko : la konstruado de Templo, la disvolviĝo de la Bahaa Komunumo Nord-Amerika) de Bruce W. Whitmore (1984), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0877431922

Eksteraj ligiloj

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».