Bakonycsernye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bakonycsernye (bakonjĉernje) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Mór. Ĉerny slovake signifas: nigra.

Panoramo de Bakonycsernye

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bakonycsernye situas sur malebenaĵo laŭ rojo inter montaroj Bakony kaj Vértes, laŭ flankovojoj. Mór estas proksime, Székesfehérvár troviĝas 33 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. Antaŭ alveno de hungaroj laŭvice keltoj kaj romianoj vivis tie. En 1543 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1724 slovakoj refondis ĝin. En la 18-a jarcento katolika preĝejo konstruiĝis. Okazis incendio en 1862. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1920 karbominado komenciĝis. En 1948 loĝantaroŝanĝo okazis inter slovakoj kaj hungaroj. En 1970 la proksima rojo faris inundon. Ekde 1994 slovaka aŭtonomio funkcias en Bakonycsernye.

Apud la vilaĝo subĉiela muzeo de ministoj, 4 km-ojn for fortikaĵruinoj de Csikling (ĉikling) estas videbla. La luterana malfrubaroka preĝejo konstruiĝis en 1786. La turo estas 31 m-ojn alta.