Santa Maria in Calanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bald)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Santa Maria in Calanca
Blazono de Santa Maria in Calanca
Santa Maria in Calanca kun la turo
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Calanca
Koordinatoj 
Nombro de enloĝantoj 112
Areo 9,31 km²
Alteco 955 m super marnivelo
Poŝtkodo 6541
Komunumkodo 3810
Mapo de Santa Maria in Calanca

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Santa Maria in Calanca estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 112 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Calanca situas en sudokcidento de la Valo de Calanca sur teraso supre de Castaneda. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Santa Maria mem, la setlejoj Bald en okcidento super la ĉefvilaĝo, kaj Dasga en nordo de Santa Maria.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Santa Maria in Calanca limas en nordo al Cauco, en oriento al Verdabbio, en sudsudoriento al Grono, en sudo al Castaneda, en oriento al Buseno, en nordoriento al Braggio, kaj en nordnordoriento al Selma.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Santa Maria situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur per kurboriĉa flanka vojo tra Castaneda. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Grono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Turo de Santa Maria in Calanca
  • Pilgrima preĝejo Santa Maria Assunta Calanca, menciita la unuan fojon en la jaro 1291

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencion de Santa Maria in Calanca datiĝas el la jaro 1219 kiel Sancte Marie in Calanca. En la 13-a jarcento loka nobela familio akiris la turon en Santa Maria. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Santa Maria estis parto de la tribunalkomunumo Calanca. En 1851 ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Cesare Santi: Santa Maria in Calanca en Historia Leksikono de Svislando (2011-01-24)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]