Baldassare Longhena
Baldassarre Longhena (1598-1682) | ||
---|---|---|
Baziliko de Sankta Maria de la Sano
sur la Granda Kanalo | ||
Persona informo | ||
Baldassare Longhena | ||
Naskiĝo | 1598 en Venecio, ![]() | |
Morto | 18-a de februaro 1682 en Venecio, ![]() | |
Lingvoj | venecia [#] | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko [#] | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto • skulptisto [#] | |
Aktiva en | Venecio [#] | |
Aktiva dum | 1612–1682 [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Santa Maria della Salute ❦ San Salvador ❦ Santa Giustina, Venice ❦ Scuola Grande dei Carmini [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Baldassare Longhena (1598-1682) (naskiĝis en Venecio, 1598 - mortis en Venecio, en la 18-a de februaro 1682) estis itala arkitekto kaj skulptisto en la Respubliko de Venecio. Li troviĝas inter la plej renomaj kaj signifoplenaj arkitektoj de la Baroka Arkitekturo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Liaj gepatroj nomiĝis Melchisedech kaj Giacomina kaj li havis tri gefratojn: Decio, Medea kaj Giovanni. Li estis lernanto de Vincenzo Scamozzi kaj kompletigis la Procuratie Nuove (1584-1640), serion da konstruaĵoj por la Prokuratoraro en la Placo Sankta Marko, en Venezio. Inter siaj preĝejoj troviĝas la Katedralo de Chioggia (1624-1647), Santa Maria degli Scalzi (Venecio, 1656-1680), kun fasado dezajnita de Giuseppe Sardi (1624–1699)[1] kaj la fasado de la Preĝejo de la Hospitaleto[2], proksima de la Preĝejo de la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo (1670-1678). Liaj du grandaj palacoj, ambaŭ sur la Granda Kanalo, estas la Palaco Pesaro, kiu farigixs Muzeo Correr (1659-1710) kaj la Palaco Rezzonico (1660-1725/1756). Li ankaŭ dezajnis la ŝtuparon de la Monaĥejo de Sankta Georgo Maggiore (1643-1645) kie du grupoj da ŝtuparo kuniĝas kreante unusolan plataĵon.
Verkaro[redakti | redakti fonton]
- Fasado de la Preĝejo de Santa Giustina (1640)
- Greka kolegio (1648)
- Kapelo Vendramin in San Pietro di Castello
- Preĝejo Santa Maria di Nazareth (Scalzi) (1646)
- Palaco Belloni Battagia
- Palaco Pesaro (ab 1659)
- Patriarka seminario (1670)
- Ca’ Rezzonico (ab 1667)
- Palaco da Lezze
- Palaco Belloni Battagia
- Fasado de la Palaco Cappello Malipiero
- Palaco Erizzo
- Palaco Basadonna San Trovaso
- Palaco Giustinian Lolin
- Palaco Labia
- Palaco Marcello Pindemonte
- Palaco Widmann
- Villa Angarano (konstruaĵo komencita de Andrea Palladio)
- Renovigado de la Palaco Zen
- Ca’ Pesaro
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Vincenzo Scamozzi (1548-1616)
- Melchior Barthel (1625-1672)[3]
- Orazio Farnese (1636-1656)[4]
- Tommaso Giusti (1644-1729)[5]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ itale: Chiesa dell’Ospedaletto.
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche