Baldomero Zapater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldomero Zapater
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1883 (1883-03-11)
en Caudiel
Morto 18-an de oktobro 1961 (1961-10-18) (78-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Henriette Zapater • Constanze Zapater
Okupo
Okupo gitaristoesperantisto
vdr

Baldomero ZAPATER (naskiĝis la 11-an de marto 1883 en Caudiel, Hispanio, mortis la 18-an de oktobro 1961 en Kolonjo, Germanio) estis hispana gitaristo kaj esperantisto.

Baldomero Zapater komencis perdi sian vidkapablon, kiam li aĝis 5 jarojn.[1] Tial liaj gepatroj translokiĝis al Barcelono, kie estis eminentaj okulistoj kaj ankaŭ la Reĝa Instituto por Blinduloj.[1] Tie li studis muzikon kaj gitaron de sia 13-jaraĝo ĝis sia 24-jaraĝo, interalie kun profesoro Joan Nogués i Pon.[2] Mallonge poste li komencis instrui gitaron, muzikan teorion kaj literaturon ĉe tiu instituto.[1] En la jaro 1907 li lernis Esperanton, danke al Alfons Sabadell.[1] En 1909, okaze de la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono, li interkonatiĝis kun la nederlanda baronino Henriette de Chalmot (1867-1928), al kiu li poste edziĝis.[1] Tiam ŝi jam estis parte blinda kaj poste ŝi plene perdis sian vidkapablon.[1] Ili iris loĝi en Kolonjo kaj Esperanto ĉiam estis la familia lingvo.[1] Tie li fariĝis unu el la plej gravaj gitarinstruistoj en Germanujo, instruante al prestiĝaj gitaristoj kiel Heinrich Schneider, Fritz Wiedemann kaj Ida Gille.[2] Kiel koncertisto, li ludis en la ĉefaj urboj de la lando, kaj ankaŭ en la grandaj eŭropaj radiostacioj.[2]

Kiel esperantisto, li antaŭ kaj dum la Unua Mondmilito publikigis diversajn artikolojn en du germanaj brajlaj ĵurnaloj pri la utileco de Esperanto por blinduloj.[1] Li ankaŭ estis unu el la fondintoj de la germana blindula ligo EBLOGO, kaj ankaŭ responsas por la nomo de tiu organizaĵo.[1] Li tradukis multajn hispanajn kaj germanajn kantojn kaj rakontojn al Esperanto.[1]

Li edziĝis por la dua fojo kun la eksstudento Constanze Saxer (1890-1973). Kune ili turneis en kelkaj eŭropaj landoj kie kelkfoje Constanze kantis kiel kantisto.[1] Ĝis lia morto, ŝi financis la publikigon de la unua volumo de la historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj.[3] En la prologo de ĉi tiu verko, Joseph Kreitz klarigis, ke la unua persono kun kiu li parolis en Esperanto estis ĝuste kun Baldomero Zapater.[3] Krom Kreitz, Zapater ankaŭ estis amiko de José Ezquerra Bergés kaj de Teo Jung.[3][4]

Baldomero Zapater estis enterigita en la tombejo de la arbaro de Rodenkirchen en Kolonjo.[5] Sur lia tombo oni tranĉis krucon kun hispana gitaro.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj: Eminentaj pioniroj de la Blindulesperantista movado. Baldomero Zapater (1883-1961): Probatalinto de la Esperanto-movado inter blinduloj (esperante) (1981). Alirita la 11-an de januaro 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ramos Altamira, Ignacio. (2005) Historia de la guitarra y los guitarristas españoles (hispane). Editorial Club Universitario.
  3. 3,0 3,1 3,2 Kreitz, Joseph. (1972) Historio de la Esperanto-Movado Inter la Blinduloj en tri brajlaj volumoj. Unua Volumo (esperante). Barcelono: Imprenta Braille de la Organizacion Nacional de Ciegos.
  4. Jung, Teo. (1979) Ĉiu-Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto. (esperante). Antverpeno, La Laguna: Stafeto.
  5. 5,0 5,1 Bada, Ricardo (2005). “Amos y perros”, La casa de Asterión. Revista Trimestral de Estudios Literarios.