Henriette Zapater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henriette de Chalmot)
Henriette Zapater
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1867 (1867-08-04)
en Arnhem
Morto 26-an de decembro 1928 (1928-12-26) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Baldomero Zapater
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Henriette ZAPATER (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1867 en Arnhemo, Nederlando, mortis la 26-an de decembro 1928) estas esperantisto kaj pioniro de la Esperanto-movado. Ŝi jam estis iom malbonvida ekde ŝia naskiĝo, kaj ŝi perdis unu okulon per operacio kiam ŝi estis juna.

Ŝi partoprenis la Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1907, 1908, 1909, 1920, 1921 kaj 1923. Dum UK 1909 en Barcelono ŝi interkonatiĝis kun la hispana esperantisto Baldomero Zapater, al kiu ŝi poste edziĝis.