Balli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Balli
municipal corporation in India
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bally Municipality [+]
vdr

Balli bengale: বালি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Haora. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Historia domo en Balli

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Balli havis 293 373 da loĝantoj kun legopovo 82%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Balli estas la norda antaŭurbo de Haora situanta laŭ rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. Distrikta sidejo Haora troviĝas nur 5, Suda Dumdum 9, Norda Dumdum kaj subŝtata ĉefurbo Kolkato po 10, Serampore 11, Maheŝtala 20, Barasat 34, tutlanda ĉefurbo Delhio 1297, Mumbajo 1663 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter Balli kaj ties urboparto kanalo estis konstruita, sed ponto konstruiĝis tra la kanalo en 1846 por ligi ambaŭ lokojn. La municipo mem estis komence formita apartigante ĝin de Haora en 1883. Tamen en 2015 Balli estis kunigita al Haora, sed en 2021 ĝi rericevis la sendependecon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Balli estas la bengala, al kiu la angla aldoniĝas.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Balli vivas plejparte hinduoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ klimato de Balli estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Balli kuras po 5 fervojaj linioj, respektive ĉefvojoj. Estas komuna fervoja/voja ponto tra la rivero. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Kolkato.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans